Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka143092 (49.28 %)
nigra144769 (49.86 %)
Remisoj2458 (0.84 %)

Ĵetkuba pokero

Ĵetkuba pokero similas la popularan ludon Yahtzee. Ĝi estas nura ĵetkuba ludo, kio signifas, ke estas neniaj aliaj pecoj, eĉ nenia ludtabulo, nur kvin kuboj kaj tabelo por noti la poentojn.

Komenca pozition kaj celo de la ludo

La ludantoj ĵetas kvin kubojn po ĉiu movo kaj provas atingi la plej bonan kombinacion de maksimumaj poentoj en diferaj linioj. La reguloj por la kalkulado estas klarigitaj en la sekvaj sekcioj. La ludo komencas kun malplena kalkultabelo:



Venkas la ludon la ludanto, kiu atingis pli totalaj poentoj.


La kuboj estas ĵetata komence de ĉiu movo, kaj la ludanto decidas, kian linion li/ŝi uzu plej bone por la respektiva kombinacio. Kiel la supra bildo montras, estas 13 linioj en la tabelo korespondantaj al la sekvaj poentaj kalkuladoj:
  1. Unuoj - sumo de ĉiuj 1-oj
  2. Duoj - sumo de ĉiuj 2-oj
  3. Trioj - sumo de ĉiuj 3-oj
  4. Kvaroj - sumo de ĉiuj 4-oj
  5. Kvinoj - sumo de ĉiuj 5-oj
  6. Sesoj - sumo de ĉiuj 6-oj
  7. 3 samnombraj (3 aŭ pli kuboj havantaj la sama nombro) - sumo de ĉiuj kuboj
  8. 4 samnombraj (4 aŭ pli kuboj havantaj la sama nombro) - sumo de ĉiuj kuboj
  9. Plena domo (3 samnombraj + 2 samnombraj kuboj, kun la nombroj diferaj) - 25
  10. Malgranda strato (strato de 4 aŭ pli kuboj) - 30
  11. Granda strato (strato de ĉiuj kuboj) - 40
  12. 5 samnombraj (ĉiuj kuboj havantaj la sama nombro) - 50
  13. Ŝanco (ajna kombinacio de kuboj) - sumo de ĉiuj kuboj
La poentoj en ĉi tiu tabelo validas nur, se la kombinacio de kuboj de la koresponda linio plenumigas la indikitan kondiĉion, aliakaze la ludanto ricevas 0 poentoj por la koreponda linio. Se la ludanto ĵetas ekzemple 1-3-2-4-4, li/ŝi povas atingi 1 poenton ĉe la 1a linio (sumo de 1-oj) aŭ 8 poentojn ĉe la 4a linio (sumo de 4-oj) aŭ 30 poentojn ĉe la 10a linio (malgranda strato) ktp.

Aliaj gravaj reguloj

Ĉar la bazaj reguloj farus la ludon tro hazarddependa, estas pliaj reguloj por fari la ludon pli interesan kaj strategian:
  • Se ludanto ne konsentas kun la rezulto de la kubĵetado, li/ŝi povas elekti un aŭ pli kubojn kaj fari alian ĵetadon. Ĉi tiu agado povas esti farata dufoje po movo, post tiam la ludanto devas uzi la rezultan kombinacion sen plia eblo de modifigi ĝin. Kompreneble la ekstraj ĵetadoj ne estas devigaj - se la ludanto konsentas kun la unua ĵetado, li/ŝi povas uzi ĝin rekte.
  • Devigas la uzado de la kuboj po ĉiu movo. Tio signifas, ke la ludanto devas uzi la kombinacion, eĉ se ĝi rezultas al 0 poentoj por ĉiuj disponeblaj linioj. Konklude la ludo havas ekzakte 13 movojn.

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Tablut, Tanka Batalo, Halmo 8x8, Halmo 10x10, Amazonoj, Jarmo, Ranaro, Ĝangalo, Anti-Ranaro, Ranaro sur sfero, Ne ĉagreniĝu, Trapenetru, Asimilado, Ataks, Ŝaversi, Ĵetkuba pokero, Triobla ĵetkuba pokero, Trovi ranojn, Logiko, Mankalo, Ranogamboj, Ĵetkuba Pokero 6K, Triobla Ĵetkuba Pokero 6K, Granda Ĝangalo, Ĉevala Batalo, Kamelot, Kameloteto
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren