Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka6343 (45.96 %)
nigra6533 (47.33 %)
Remisoj925 (6.70 %)

Tanka Batalo

Starta pozicio kaj celo de la ludo

Tanka Batalo estas moderna pola ludo, kiu estas ludata sur 11x11 faka kvadrata tabulo. Ambaŭ ludantoj gvidas armeon de 14 tankoj - 13 normalaj kaj unu komandanta, kiu estas sufiĉe forta por novi tra tereno, kiu estas kontaminita per kemiaj armiloj. En la starta pozicio, la komandanta tanko estas lokigita en en la malsupra dekstra angulo (de la vidpunkto de ĉiu ludanto), kaj la normalaj tankoj okupas la postrestantajn fakojn de la bazo (markita blue por la blanka ludanto, kaj verde por la nigra ludanto):



La celo de la ludo estas okupigi la kontraŭulan bazon per kiel eble plej multaj propraj tankoj. Venkas la ludanto, kiu gajnas pli poentoj. La nombro da poentoj dependas de la eventoj de la ludo, kaj estos priskribata en la fina sekcio de ĉi tiu artikolo.

Movado de la pecoj

Ĉiu ludanto povas movi unu pecon po movo. Tankoj povas movi ajn paŝojn vertikale, horizontale, aŭ diagonale, per ĉi tiuj restriktoj:
  • Tanko ne povas movi sur nigrajn fakojn (minoj)
  • Tanko ne povas salti super aliajn, proprajn aŭ kontraŭulajn, tankojn.
  • Nur la komandanta tanko povas movi sur la ruĝajn fakojn (aŭ tra ili) centre de la tabulo (kontaminita tereno).
  • Komandantaj tankoj ne povas kapti unun la alian sur la ruĝa markita kontaminita tereno.
  • Tankoj, kiu atingis la kontraŭulan bazon (verdaj aŭ bluaj fakoj) ne povas forlasi ĉi tiun bazon ĝis la fino de la ludo.


Kiel kapti kontraŭulajn pecojn

Tanko kaptas (detruas) kontraŭulan tankon (normala aŭ komandantan) per movi al ĝia pozicio laŭ la movadaj reguloj. La detruita tanko estas forigata de la tabulo, kaj aperas en la "Kaptitaj pecoj" sekcio. La sekvanta bildo montras ĉiujn eblecojn de blanka tanka movoj (inkluzive du nigra tanka kaptadoj).




Kiel finigi la ludon

La ludo estas finita, se unu ludanto movis ĉiujn siajn nedetruitajn tankojn sur la kontraŭulan bazon. Tiumomente la fina bilanco estas kalkulita, kaj venkas la ludanto, kiu gajnis pli da poentoj. Se ambaŭ ludantoj havas saman nombron da poentoj, la ludo estas remisa.
La poentoj kalkulas se sekvanta maniere:
  • 3 poentoj por komandanta tanko, kiu staras sur starta pozicio de la kontraŭula komandanta tanko (la cirkla-markita fako).
  • 2 poentoj por komandanta tanko staranta sur alia fako de kontraŭula bazo.
  • 2 poentoj por normala tanko staranta sur iu fako de kontraŭula bazo.
  • 1 poento por iu tanko (normala aŭ komandata), kiu postrestis nedetruita sur la batalkampo.

Por helpi la ludantojn taksi la situacion, BrainKing.com ĉiam montras la aktualan bilancon post ĉiu movo. Ĉi tiu bildo montras ekzemplon de fina ludpozicio.



La blanka ludanto havas 2 poentoj por la komandanta tanko sur la nigra bazo, kaj 2 oble 1 poento por du tankoj sur la batalkampo. La rezulto estas 4 poentoj. La nigra ludanto gajnis 3 poentoj por la komandanta tanko sur la starta pozicio de la blanka komandanta tanko, kaj 2 oble 2 poentoj por du tankoj sur la kontraŭula bazo. La rezulto estas 7 poentoj. Nigro venkis.
Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Tablut, Tanka Batalo, Halmo 8x8, Halmo 10x10, Amazonoj, Jarmo, Ranaro, Ĝangalo, Anti-Ranaro, Ranaro sur sfero, Ne ĉagreniĝu, Trapenetru, Asimilado, Ataks, Ŝaversi, Ĵetkuba pokero, Triobla ĵetkuba pokero, Trovi ranojn, Logiko, Mankalo, Ranogamboj, Ĵetkuba Pokero 6K, Triobla Ĵetkuba Pokero 6K, Granda Ĝangalo, Ĉevala Batalo, Kamelot, Kameloteto
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren