Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
La dekstra kolono montras ekzemplojn de startaj pozicioj por ĉiu ludo. La reala starta pozicio povas aspekti iomete malsama por kelkaj ludtipo, ĉar dependite aŭ de hazarda faktoro (Angula Ŝako, ...) aŭ de ludanta difinado (Ŝipbatalo, ..).
Serĉi en ludoj:  Serĉi nomojn Serĉi priskribojn 

Ŝako (37)
Damludo (18)
Linioj (21)
Ŝipoj (3)
Goo (3)
Aliaj (27)
Ŝako
La plej klasika tabula ludo por du ludantoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Ĉina Ŝako
Ĉina Ŝako (aŭ Xianqi) estas populara ludo en Azio, hodiaŭ ludata de milionoj (aŭ dekoj da milionoj) da entuziasmuloj. (vidi ĉiujn regulojn)
Japana Ŝako
Japana Ŝako (aŭ Ŝogi) estas plia granda kaj populara ŝakludo, kiu estas ludata en Japanio ekde la 16a jarcento. (vidi ĉiujn regulojn)
Angula Ŝako
Ŝakvariaĵo, kiu necesigas iom malsaman strategion por venki. Via reĝo estas lokigita en la plej malsupre-dekstra angulo de la tabulo, kaj la pozicioj de la aliaj pecoj (escepte de la peonoj) estas difinita hazarde. (vidi ĉiujn regulojn)
Fortresa Ŝako
Ĉi tiu ludo estas tre simila al Angula Ŝako. La nura diferenco estas, ke ĉiu ludanto havas tri ekstran peonojn lokitaj antaŭ sia reĝo. (vidi ĉiujn regulojn)
Horda Ŝako
Blanko havas normalan ŝakan startpozicion, nigro havas nur hordon da peonoj. Blanko venkas per kaptado de ĉiuj nigraj peonoj, nigro devas matigi la blankan reĝon. (vidi ĉiujn regulojn)
Cirkla Ŝako
Tre populara ŝaka variaĵo kun multaj novaj strategioj. La diferenco al la normala ŝako estas, ke kaptitaj pecoj povas esti lokigitaj reen sur la tabulon kiel propraj pecoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Anti-Ŝako
Alia konata variaĵo de ŝako. Venkas tiu, kiu unue perdas ĉiujn pecojn aŭ ne povas movi. Ekzistas nek ŝakigo, nek mato, kaj peonoj povas promociiĝi al reĝoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Estinga Ŝako
Tre originala ŝaka variaĵo elpensita de R. Wayne Schmittberger. La ludanto kiu perdas ĉiujn pecojn de unu tipo (ekzemple ambaŭ ĉevalojn), malvenkas la ludon. Ekzistas nek ŝakigo, nek mato, kaj peonoj povas promociiĝi al reĝoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Maharajah Ŝako
Ĉi tiu estas ne tre konata variaĵo de la ŝakludo. La blanka ludanto ludas per nur unu peco - la Maharaĝo, kiu povas movi kiel damo kaj ĉevalo kombinite. La nigra ludanto havas la normalan pecaron de ŝako. (vidi ĉiujn regulojn)
Tri-ŝaka Ŝako
Ĉi tiu ludo aldonas nur unu ekstran regulon al la klasika ŝako. Venkas ludanto (aldone al la normalaj venkaj ebloj), se la kontraŭula reĝo estas ŝakigita trifoje. (vidi ĉiujn regulojn)
Senluma Ŝako
Klasika ŝako, kie parto de la tabulo estas nevidebla (depende de la aktuala pozicio). Ne estas ŝakigo aŭ mato. Venkas la ludanto, kiu kaptas la kontraŭulan reĝon. (vidi ĉiujn regulojn)
Atoma Ŝako
En ĉi tiu interesa ŝakvariaĵo estas multaj eksplodoj. Ne estas ŝakigo aŭ mato. Venkas la ludanto, kiu foreksplodigas la kontraŭulan reĝon. (vidi ĉiujn regulojn)
Janusa Ŝako
Janus-Ŝako estas populara germana ŝaka variaĵo. Ĝi estas ludata sur 10x8-faka tabulo kaj uzas novan pecon - Januson - kiu povas movi kiel ĉevalo kaj kuriero kombinite. (vidi ĉiujn regulojn)
Ambasadeja Ŝako
Ambasadeja Ŝako estas variaĵo de ŝakaj variaĵoj de Bird aŭ Capablanca, havanta la Kardinalon (Ĉevalo + Kuriero) kaj la Marŝalon (Ĉevalo + Turo) kun iomete diferenca komenca pozicio. Ĝi estas ludata sur 8x10-faka ŝaktabulo. (vidi ĉiujn regulojn)
Ŝirma Ŝako
Ŝirma Ŝako estas normala ŝako kun nur unu diferenco - ambaŭ ludantoj povas difini la startan pozicion kaj lokigi siajn pecojn ien en sia duono de la tabulo. Estas kelkaj limigoj pri lokigado de peonoj kaj kurieroj. (vidi ĉiujn regulojn)
Freneza Ŝirma Ŝako
Freneza Ŝirma Ŝako estas preskaŭ sama kiel Ŝirma Ŝako, sed sen limigoj pri lokigado de pecoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Cilindra Ŝako
Cilindra Ŝako estas ŝaka variaĵo ludata sur "cilindro" - la kolonoj A kaj H estas konektitaj, per kio ekestas pli multaj movaj ebloj. (vidi ĉiujn regulojn)
Amazona Ŝako
Amazona Ŝako estas ludata per la samaj reguloj kiel la normala ŝako. Estas nur unu diferenco - la damo estas anstataŭita per la amazono, kiu kunigas la movan eblojn de la damo kaj de la ĉevalo. (vidi ĉiujn regulojn)
Berolina Ŝako
Berolina Ŝako estas karakterizita per specialaj peonaj movoj. En ĉi tiu variaĵo la peonoj movas diagonale, kaj kaptas la kontraŭulajn pecojn vertikale antaŭen. (vidi ĉiujn regulojn)
Fischer Hazarda Ŝako
Klasika ŝako kun hazarda starta pozicio. Certaj poziciaj reguloj aplikiĝas por fari la ludon bone ekvilibra. (vidi ĉiujn regulojn)
Legan Ŝako
Ŝakvariaĵo kun modifita komenca pozicio kaj diversaj ŝanĝitaj reguloj (peonoj moviĝas diagonale, alia transforma zono). (vidi ĉiujn regulojn)
Ĉeval-Stafeta Ŝako
Tre interesa ŝakvariaĵo, inventita de Mannis Charosh en 1972. La kapabloj de peco estas plivastigeblaj per gardanta ĉevalo. (vidi ĉiujn regulojn)
Granda Ŝako
Granda Ŝako (de Christian Freeling) estas ŝakvariaĵo ludata sur 10x10-faka tabulo. La ludo uzas du ekstrajn pecojn - la "marŝalo" (moviĝas kiel turo kaj ĉevalo) kaj la "kardinalo" (moviĝas kiel kuriero kaj ĉevalo). (vidi ĉiujn regulojn)
Capablanca Hazarda Ŝako
Capablanca Hazarda Ŝako (de Reinhard Scharnagl) estas variaĵo de 10x8-faka ŝako kreita de Jose Raoul Capablanca, la iama ŝaka mondĉampiono. La komenca pozicio estas kreita hazarde aplikante certajn poziciajn regulojn por fari la ludon ekvilibra. (vidi ĉiujn regulojn)
Los-Alamos-Ŝako
Ĉi tiu estas simpla 6x6-faka ŝakvariaĵo sen kurieroj, iam uzata por testi la unuajn ŝakkomputilojn meze de la 20a jarcento. (vidi ĉiujn regulojn)
Ambigueca Ŝako
Ambigueca Ŝako (de Fabrice Liardet) estas moderna originaleca variaĵo de klasika Ŝako. Anstataŭ fari movon, ludanto nur markas fakon kien li volas movi, kaj la kontraŭulo elektas, kiu peco efektive faras la movon. La celo estas kapti la kontraŭulan reĝon, ne estas ŝako nek mato. (vidi ĉiujn regulojn)
Mini-ŝogi
Mini-ŝogi estas moderna varianto de Ŝogi (Japana Ŝako). Ĝi estas ludata sur 5x5 tabulo kaj la promocia zono de la ludanto konzistas nur de la plej fora linio de la ludanto. (vidi ĉiujn regulojn)
Ĵetkuba Ŝako
Ĵetkuba Ŝako estas variaĵo de Ŝako, kio aldonas hazardan faktoron al la strategio de la ludo. Kubo estas ĵetata por ĉio movo destinante, kia peco estas uzebla por fari movon. (vidi ĉiujn regulojn)
Reutiliga ŝako
Reutiliga ŝako estas ŝaka variaĵo de cirkla tipo. Ludanto povas kapti siajn proprajn pecojn (escepte la reĝon) kaj lokigi ilin al la tabulo dum la sekvaj movoj. La kaptitaj pecoj de la kontraŭludanto ne povas esti reutiligataj. (vidi ĉiujn regulojn)
Glaciepoka ŝako
Glaciepoka ŝako estas orginala variaĵo de Köksal Karakus. Komence ĉiuj malokupitaj fakoj estas plenigita per glacimontoj, kaj la ludantoj devas kapti ilin por atingi spacon por movi. Post ĉiu 20a movo de nigro glaciepoko okazas, malokupitaj fakoj estas plenigata per glacimontoj, and separitaj pecoj enfrostiĝis kaj estas forprenata de la tabulo. (vidi ĉiujn regulojn)
Behemot Ŝako
Behemoth Chess is a chess game created by Donald Seagraves and belongs to the category of variants with a random factor. A new indestructible piece - Behemoth - moves 1-4 spaces in a random direction after every player move and destroys everything in its path. (vidi ĉiujn regulojn)
Rikana Kata Ŝako
Cheshire Cat Chess is a chess variant created by Vernon Rylands Parton in 1970. The game is played with standard Chess rules but there are two important changes: 1) When a pieces moves to another square, the former square disappears and no piece can move to it (but pieces can move or give a check over disappeared squares). 2) When a king moves for the first time, it can move as a queen (it also means that there is no castling in this game). (vidi ĉiujn regulojn)
Ĉevalo-mata Ŝako
This chess game, created by Bruce Zimov in 1972, introduces an interesting goal - to checkmate a knight instead of a king. It means that each player has one knight (at the standard king position) and two kings (at the standard knight positions). A castling move can be done with the knight and a rook, and a pawn can promote to a king. (vidi ĉiujn regulojn)
Konkurantaj reĝoj
Ĉi tiu estas populara kaj originala variaĵo de ŝako, inventita de Vernon R. Parton en 1961. La ludo estas ludata sen peonoj. Ĉiuj pecoj estas lokigita en la unuaj du linioj. La celo ne estas matigi la kontraŭulan reĝon, tamen esti la unua ludanto kiu movas sia reĝo al la lasta linio. (vidi ĉiujn regulojn)
Dice Chess 10x10
This game is a variant of Dice Chess. It follows the same rules but it is played on a bigger board (10x10 squares) and each player starts with 3 kings instead of 1. The player, who captures all opponent's kings, wins the game. (vidi ĉiujn regulojn)
Massacre Chess
Massacre Chess (by Andy Lewicki) is a new chess variant of the random initial position category. Each player starts with 8 queens, 8 rooks, 8 bishops and 8 knights (so there are no empty squares) and players are obliged to capture an opponent's piece in every move. The player who cannot make a legal move or loses all pieces, loses the game. (vidi ĉiujn regulojn)
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren