Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
La dekstra kolono montras ekzemplojn de startaj pozicioj por ĉiu ludo. La reala starta pozicio povas aspekti iomete malsama por kelkaj ludtipo, ĉar dependite aŭ de hazarda faktoro (Angula Ŝako, ...) aŭ de ludanta difinado (Ŝipbatalo, ..).
Serĉi en ludoj:  Serĉi nomojn Serĉi priskribojn 

Ŝako (37)
Damludo (18)
Linioj (21)
Triktrako (10)
Ŝipoj (3)
Goo (3)
Aliaj (27)
Triktrako
La klasika kaj konata ĵetkuba konkura ludo. Estu la unua, kiu formovas ĉiujn pecojn de la tabulo, kaj venku. (vidi ĉiujn regulojn)
Nivelita Triktrako
La nura diferenco kompare al normala Triktrako estas la starta pozicio de la pecoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Anti-Triktrako
Tiu estas kontraŭcela Triktrako. Estu la unua, kiu formovas ĉiujn pecojn de la tabulo, kaj malvenku! (vidi ĉiujn regulojn)
Triktrako-Konkuro
Triktrako, sed ĉiuj pecoj startas de la ludanta bazo. (vidi ĉiujn regulojn)
Amasa Triktrako
Miksaĵo el Triktrako kaj Triktrako-Konkuro. La starta pozicio de Triktrako estas plivastigita per kvin ekstraj pecoj en la pozicio de "Konkuro". (vidi ĉiujn regulojn)
Hiper-Triktrako
Rapida versio de normala Triktrako kun nur po tri pecoj por ĉiu ludanto. (vidi ĉiujn regulojn)
Klona triktrako
Ĉi-tiun variaĵon de triktrako inventis Jos Boudestein, aldonante al la klasika triktrako specialan regulon pri klonado - ĉiun fojon, kiam ludanto kaptas kontraŭulan pecon, plia peco aldoniĝas al lia propra lato. (vidi ĉiujn regulojn)
Herbosaltulo
Herbosaltulo estas interesa kaj origina variaĵo de triktrako sen ĵetkuboj, kreita de Matt Crispin. Aliel ol klasika triktrako ĝi estas ludo de nura kapablo sen faktoro de bonŝanco. La ludanto, kiu movas muron de da du pecoj eksteren dufoje sinsekve, venkas la ludon. (vidi ĉiujn regulojn)
Surmeta Triktrako
Surmeta Triktrako (greke Πλακωτό) estas unu el tri variaĵoj de triktrako popularaj en Grekujo. Ĉiu ludanto komencas kun dek kvin pecoj sur la pinto 'unu' de la kontraŭulo, kaj la ĉefa diferenco estas ke kontraŭulaj pecoj ne estas kaptataj kaj metataj en la mezon, sed fiksataj - kaptataj sub la atakanta peco. (vidi ĉiujn regulojn)
Kurado
Kurado (greke Φεύγα) estas alia el tri variaĵoj de triktrako popularaj en Grekujo. Ĉiu ludanto komencas kun dek kvin pecoj sur la pinto 'unu', kaj la ĉefaj diferencoj estas ke pecoj povas esti movataj nur al malplenaj lokoj (ne okazas kaptado), kaj ĉiuj pecoj moviĝas en la sama direkto. (vidi ĉiujn regulojn)
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren