Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
La dekstra kolono montras ekzemplojn de startaj pozicioj por ĉiu ludo. La reala starta pozicio povas aspekti iomete malsama por kelkaj ludtipo, ĉar dependite aŭ de hazarda faktoro (Angula Ŝako, ...) aŭ de ludanta difinado (Ŝipbatalo, ..).
Serĉi en ludoj:  Serĉi nomojn Serĉi priskribojn 

Ŝako (37)
Damludo (18)
Linioj (21)
Ŝipoj (3)
Goo (3)
Aliaj (27)
Kvin en Linio
Ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn sur la tabulon (po unu peco en ĉiu movo), kaj venkas la ludon tiu, kiu kreas linion de kvin (aŭ pli da) pecoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Linio-4
Ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn sur la tabulon (po unu pecon ĉiuvice). Venkas la ludon, kiu unue kreas linion de kvar (aŭ pli da) pecoj. La pecoj falas malsupren - tio signifas, ke vi povas meti pecon sur la fundan linion aŭ sur alian pecon. (vidi ĉiujn regulojn)
Anti-Linio-4
Ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn sur la tabulon (po unu pecon ĉiuvice). Malvenkas la ludon, kiu unue kreas linion de kvar (aŭ pli da) pecoj. La pecoj falas malsupren - tio signifas, ke vi povas meti pecon sur la fundan linion aŭ sur alian pecon. (vidi ĉiujn regulojn)
Linetris
Linetris havas la saman regularon kiel Linio-4. La tutsola diferenco estas, ke kiam unu ludanto metas sian pecon kompletigante la fundan linion, tiam ĉi tiu linio malaperas kaj la aliaj linioj falas malsupren je unu linio. (vidi ĉiujn regulojn)
Aranea Linio-4
Aranea Linio-4 pliampleksigas la regularon de Linio-4, permesante la ludantojn meti pecojn laŭ ĉiuj kvar flankoj de la tabulo. (vidi ĉiujn regulojn)
Pente
Pente plivastigas la ideon de Kvin en linio per la eblo por kapti kontraŭulajn pecojn. Venkas la ludanto, kiu metis kvin pecojn en linio aŭ kaptis 10 kontraŭulajn pecojn. (vidi ĉiujn regulojn)
Kerio Pente
Kerio Pente estas kiel normala Pente kun unu plia eblo - la ludanto povas kapti po du (kiel ĉe Pente) aŭ po tri kontraŭulajn pecojn en unu movo kaj devas kapti 15 pecojn por venki. (vidi ĉiujn regulojn)
Malgranda Pente
Malgranda Pente estas la pli malgranda variaĵo de Pente, ludata sur 13x13-faka tabulo. Ĉiuj reguloj estas la samaj kiel ĉe la 19x19-faka Pente. (vidi ĉiujn regulojn)
Malgranda Kerio Pente
Malgranda Kerio Pente estas la pli malgranda variaĵo de Pente, ludata sur 13x13-faka tabulo. Ĉiuj reguloj estas la samaj kiel ĉe la 19x19-faka Kerio Pente. (vidi ĉiujn regulojn)
Malferma Pente
Malferma Pente estas identa al Malgranda Pente, sed sen limigoj pri la unuaj movoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Malferma Kerio Pente
Malferma Kerio Pente estas identa al Malgranda Kerio Pente, sed sen limigoj pri la unuaj movoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Aranea Linetris
Aranea Linetris kombinas la regulojn de Aranea Linio-4 kaj Linetris. (vidi ĉiujn regulojn)
Kvin en Linio Pro
Klasika Kvin en linio, plibonigita per limigo por la unuaj movoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Permuta Kvin en Linio
Normala Kvin en linio kun aldona eblo interŝanĝi la koloron post la unua movo. (vidi ĉiujn regulojn)
PahTum
PahTum estas unu el la historie plej malnovaj ludoj. Ambaŭ ludantoj metas po unu pecon en ĉiu movo kaj celas krei pli da konektitaj linioj horizontale aŭ vertikale. (vidi ĉiujn regulojn)
Hasami Ŝogi
Tiu ĉi estas populara japana ludo, kiu estas ludebla sur Ŝogi-tabulo. La ludantoj celas lokigi kvin pecojn en linio aŭ kapti ĉiujn kontraŭulajn pecojn. (vidi ĉiujn regulojn)
Konektu 6
Konektu 6 estas ludo kreita de profesoro I-Chen Wu en 2003. La ludo similas al Kvin en linio, sed la celo estas meti ses pecojn en linio, kaj ĉiu ludanto metas po du novajn pecojn en ĉiu movo (krom la plej unua movo). (vidi ĉiujn regulojn)
Linioj de aktivo
Linioj de Aktiveco estas strategia tabulludo inventita de Claude Soucie. Ĉiu ludanto regas 12 pecojn kaj la celo estas krei koheran korpon el ili. (vidi ĉiujn regulojn)
Kirlitaj ovoj
Ĉi-tio estas variaĵo de Linioj de Aktiveco kreita de la inventinto de la originala ludo. Krom malsama startpozicio de la pecoj (ĉi-kaze ovoj de du koloroj) la reguloj estas simple la samaj. (vidi ĉiujn regulojn)
Paraŝuta Linioj de Aktiveco
This is another interesting variant of Lines of Action, created by David Voorhees. The game starts with only a half the stones in "scrambled eggs" position. During the first six moves, each player makes a regular move and then places one opponent's stone on any empty square of the board. After all stones are placed, the game continues with normal Lines of Action rules. (vidi ĉiujn regulojn)
Rikanaj Kataj Linioj de Aktiveco
This variant of Lines of Action is created by John McCallion who was inspired by Cheshire Cat Chess game because the basic idea is very similar. When a piece is moved, its former square disappears and no piece can move to it (but pieces can be moved over disappeared squares). The second important rule is that if a piece cannot make a normal move, it can be simply removed from the board (which makes a legal move) and its square disappears. (vidi ĉiujn regulojn)
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren