Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka7300 (57.48 %)
nigra5133 (40.42 %)
Remisoj265 (2.08 %)

Hasami Ŝogi

Hasami Ŝogi estas unu el la plej popularaj variaĵoj de Ŝogi en Japanio. La vorto "hasami" signifas "tenajla", kiu priskribas mallonge la kaptan metodon de tiu ĉi ludo.

Komenca pozicio kaj celo de la ludo

La ludo estas ludata sur 9x9-faka tabulo. Ĉiu ludanto komencas kun 18 pecoj lokigataj sur la respektive unuaj du linioj. La komenca pozicio estas montrata sur la sekva bildo:



La celo de la ludo estas fari konektitan linion de 5 pecoj de la koloro de la ludanto. La linio povas esti vertikala aŭ diagonala, sed ne horizontala. Estas kelkaj limigoj, kiuj estas priskribataj pli malsupre.
La alia maniero por venki estas kapti ĉiujn kontraŭulajn pecojn. Ĝustadire, la ludo finiĝas jam kiam ludanto havas nur 1 pecon plu, ĉar tiu ĉi materialo ne sufiĉas por daŭrigi la ludon.

Kiel movi la pecojn

Ĉiuvice ludanto movas pecon de sia koloro horizontale aŭ vertikale je ajna nombro da paŝoj (kiel turo en Ŝako), se neniu alia peco (ajnkolora) blokas la vojon. La sekva bildo montras ĉiujn movojn, kiuj eblas por la elektita blanka peco:



Tamen, peco povas salti trans alia peco (ajnkolora), kiam ĝi staras sur najbara fako, kaj la posta fako samdirekte estas vaka. La sekva bildo montras ĉiujn movojn, kiuj eblas por la elektita blanka peco, inklude unu salto:




Kiel kapti kontraŭulajn pecojn

Ludanto kaptas unu aŭ pli da kontraŭulaj pecoj, kiam li/ŝi faras movon kiu "tenajlas" ilin. Tio signifas, ke konektita linio de kontraŭulaj pecoj estas ĉirkaŭita per du pecoj de la ludanto, aŭ vertikale aŭ horizontale. La sekva bildo montras kiel blanko kaptas du nigrajn pecojn:




Kiel fini la ludon

La ludo estas finita, kiam unu el la sekvaj kondiĉoj estas plenumita:
  • Ludanto kreas konektitan linion de 5 pecoj en sia koloro vertikale aŭ diagonale. Neniu peco de tiu ĉi liieo povas esti sur la komencaj linioj de la ludanto. La bildo montras venkantan blankan linion maldekstre, kaj nevenkantan blankan linion dekstre:



    Tiu ĉi ludanto venkas la ludon.
  • Ludanto havas nur 1 aŭ neniun pecon plu sur la tabulo. Tiu ĉi ludanto malvenkas la ludon.

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Kvin en Linio, Linio-4, Anti-Linio-4, Linetris, Aranea Linio-4, Pente, Kerio Pente, Malgranda Pente, Malgranda Kerio Pente, Malferma Pente, Malferma Kerio Pente, Aranea Linetris, Kvin en Linio Pro, Permuta Kvin en Linio, PahTum, Hasami Ŝogi, Konektu 6, Linioj de aktivo, Kirlitaj ovoj, Paraŝuta Linioj de Aktiveco, Rikanaj Kataj Linioj de Aktiveco
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren