Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka41020 (55.25 %)
nigra21848 (29.42 %)
Remisoj11374 (15.32 %)

PahTum

PahTum estas unu el la historie plej malnovaj konataj ludoj. Antikaj tabuloj de tiu ludo estis trovita ĉe elterigoj en antikaj Mezopotamio kaj Asirio. La ludo estas ludata sur 7x7 tabulo kun nepara nombro de "nigraj truoj" hazarde generata por ĉiu ludo. Ekzemplo de komenca pozicio estas montrata en la sekvanta bildo:


La ludo estas ludata metante blankajn kaj nigrajn pecojn sur la tabulon, ĉiu ludanto lokigas unu pecon po movo. Peco povas nur lokigata sur fakojn, kiuj ne enhavas aliajn pecojn aŭ nigran truon.
La celo de la ludo estas krei pli konektitajn lineojn de pecoj ol la kontraŭulo. Konektita lineo devas esti aŭ vertikale aŭ horizontale, kaj devas enhavi nur samkolorajn pecojn, ne kontraŭulaj pecojn aŭ nigrajn truojn. Ludanto gajnas difinitan nombron de poentoj por ĉiu konektita lineo de sia koloro:
  • 1 peco = 0 poentoj
  • 2 pecoj = 0 poentoj
  • 3 pecoj = 3 poentoj
  • 4 pecoj = 10 poentoj
  • 5 pecoj = 25 poentoj
  • 6 pecoj = 56 poentoj
  • 7 pecoj = 119 poentoj

La sekvanta bildo montras ekzemplan pozicion post kelkaj movoj:


Blanko havas 1 lineo de 3 pecoj kaj 1 lineo de 4 pecoj, tio signifas 3 + 10 = 13 poentoj, Nigro havas 2 lineoj de 2 pecoj kaj 1 lineo de 3 pecoj, tio signifas 0 + 0 + 3 = 3 poentoj.

La ludo estas finita, kiam la tabulo estas plenigita de pecoj kaj nigraj truoj. Venkas la ludanto, kiu havas la pli altan kvanton de poentoj. Se ambaŭ ludantoj havas la saman kvanton de poentoj, la ludo estas remisa.
Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Kvin en Linio, Linio-4, Anti-Linio-4, Linetris, Aranea Linio-4, Pente, Kerio Pente, Malgranda Pente, Malgranda Kerio Pente, Malferma Pente, Malferma Kerio Pente, Aranea Linetris, Kvin en Linio Pro, Permuta Kvin en Linio, PahTum, Hasami Ŝogi, Konektu 6, Linioj de aktivo, Kirlitaj ovoj, Paraŝuta Linioj de Aktiveco, Rikanaj Kataj Linioj de Aktiveco
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren