Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
nigra8878 (52.66 %)
blanka7926 (47.02 %)
Remisoj52 (0.30 %)

Linioj de Aktiveco

Linioj de Aktiveco estas abstrakta stategia tabulludo inventita de Claude Soucie.

Komenca pozicio kaj celo de la ludo

La ludo estas ludate sur 8x8 faka tabulo kun nigraj kaj blankaj pecoj. La sekva bildo montras la komencan pozicion:



La celo de la ludo estas kunigi ĉiujn proprajn pecojn al interligita grupo. Tio signifas, ke ĉiuj pecoj de la sama koloro devas esti konektitaj iadirekten - horizontale, verticale aŭ diagonale.

Kiel movi pecojn

La nigra ludanto komencas la ludon. La ludanto povas movi ian pecon horizontale, vertikale aŭ diagonale ekzakte je tiom da paŝoj, kiom estas pecoj (iakoloraj) sur la linio de la movo. La sekva bildo montras nigran pecon movante je 2 paŝoj vertikale, ĉar estas 2 pecoj sur tio linio - C1 kaj C8:



Peco ankaŭ povas salti trans alia(j) peco(j) de la sama koloro, sed neniam trans peco de la kontraŭludanto. La sekva bildo montras pozicion, kie la nigra peco sur E8 povas salti al B5, sed la blanka peco sur A6 ne povas salti al D6:



Kiel kapti pecojn de la kontraŭludanto

Ludanto povas movi pecon sur fakon okupata de peco de kontraŭludanto kaj forigi ĝin de la tabulo. La sekva bildo montras la unua movo de nigro de C1 al A3, kaptante la blankan pecon:



Kiel fini la ludon

La ludo finas kiam ĉiuj nekaptitaj pecoj de ia ludanto formigas ligitan strukturon. Tiu ludanto venkas la ludon. Ĉi tio povas esti farita de ludanto (konektante la lastan separitan pecon kun la ceteraj de sia pecoj) aŭ la kontraŭludanto (senintence kaptante la lastan neligitan pecon de la ludanto). Tio ankaŭ signifas, ke la ludanto kun nur unu peco restanta venkas la ludon, ĉar la unuopa peco estas memligita kun si. La sekva bildo montras ekzemplon de venka pozicio (nigro estas la vekinto):



Aliaj gravaj reguloj

  • Se movo de ludanto igas ambaŭ nigrajn kaj blankajn pecojn samtempe formigantaj ligitan strukturon, la ludo estas remisa.

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Kvin en Linio, Linio-4, Anti-Linio-4, Linetris, Aranea Linio-4, Pente, Kerio Pente, Malgranda Pente, Malgranda Kerio Pente, Malferma Pente, Malferma Kerio Pente, Aranea Linetris, Kvin en Linio Pro, Permuta Kvin en Linio, PahTum, Hasami Ŝogi, Konektu 6, Linioj de aktivo, Kirlitaj ovoj, Paraŝuta Linioj de Aktiveco, Rikanaj Kataj Linioj de Aktiveco
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren