Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
nigra14998 (46.77 %)
blanka16902 (52.71 %)
Remisoj166 (0.51 %)

Japana Ŝako (Ŝogi)

Ŝogi, aŭ Japana Ŝako, estas bona kaj originaleca ŝako-variaĵo kreita en Japanujo. Ĝi estis la unua ŝako-variaĵo kiu enkondukis la remetado-regulon, same uzatan en Cirkla ŝako - kaptitaj pecoj povas reiri sur la tabulon, aŭ en la posedaĵon de la ludanto.

Starta pozicio kaj celo de la ludo

Ŝogi estas ludata sur kvadrata 9x9-faka tabulo sen nigra-blanka kolorigo. Ĉiu ludanto komencas la ludon kun jenaj pecoj: 1 reĝo, 1 turo, 1 episkopo, 2 oraj generaloj, 2 arĝentaj generaloj, 2 kavaliroj, 2 lancoj kaj 9 peonoj. La startpozicion montras la sekva bildo:



Malsame al okcidenta ŝako, ĉiuj pecoj havas la saman koloron kaj la saman formon de neregula kvinangulo. La posedadon determinas la direktoj de la pintoj.
La celo de la ludo estas matigi la kontraŭulan reĝon, same kiel en normala ŝako.

Movado de la pecoj

Ĉiuj pecoj en Shogi uzas la samajn regulojn kaj pri movado kaj pri kaptado de kontraŭulaj pecoj. La lastaj tri linioj el la vidpunkto de ĉiu ludanto nomiĝas promociaj regionoj kaj kiam iu peco (krom reĝoj kaj oraj generaloj) atingas ilin, ili povas promociĝi al la koncerna promociita peco kun alia movokapablo.

Reĝo

Reĝo moviĝas unu paŝon vertikale, horizontale aŭ diagonale. Samkiel en normala ŝako, reĝo ne rajtas moviĝi al fako atakata de kontraŭula peco. Se reĝo estas atakata (estas en ŝako), tiam la koncerna ludanto devas tuj nuligi la ŝakon. Se tio ne eblas, la ludanto malvenkas la ludon.

Ora generalo

Ora generalo moviĝas unu paŝon horizontale, vertikale aŭ diagonale antaŭen.

Arĝenta generalo

Arĝenta generalo moviĝas unu paŝon diagonale aŭ rekte antaŭen. Promociita arĝenta generalo moviĝas kiel la ora.

Kavaliro

Kavaliro moviĝas unu paŝon rekte antaŭen, sekvote de unu paŝo diagonale eksteren, ĝi rajtas salti trans okupitaj fakoj. Promociita kavaliro moviĝas kiel ora generalo.

Lanco

Lance moviĝas ajnan nombron da paŝoj rekte antaŭen. Promociita lanco moviĝas kiel ora generalo.

Episkopo

Episkopo moviĝas ajnan nombron da paŝoj diagonale. Promociita episkopo kombinas la movokapablojn de episkopo kaj de reĝo.

Turo

Turo moviĝas ajnan nombron da paŝoj vertikale aŭ horizontale. Promociita turo kombinas la movokapablojn de turo kaj de reĝo.

Peono

Peono moviĝas nur unu lokon antaŭen. Promociita peono moviĝas kiel ora generalo.

Kiel promocii pecojn

  • Kiam peco atingas la promocian regionon, tiam la ludanto havas la eblecon promocii. En tiu kazo, elektebla promociita peco estas montrata super la tabulo, kaj se la ludanto volas promocii, li klakas la proponatan pecon, alikaze li forsendas la movon sen iu alia ago.
  • La rajtigo je promocio (el la antaŭa punkto) povas esti prokrastata al posta movo, kondiĉe ke tiu movo ekas en la promocia regiono. Ne gravas kie tiu movo finiĝas.
  • Se peco moviĝas al linio kie ĝi ne povas plu moviĝi (la lasta linio por peonoj, lancoj kaj kavaliroj, aŭ la antaŭlasta linio por kavaliroj), ĝi devas promociiĝi tuj.
  • Se promociita peco kaptiĝas, ĝi retransformiĝas al sia senpromocia versio.
  • Peco remetita en la promocian regionon ne povas tuj promociiĝi, ĝi devas fari almenaŭ unu ordinaran movon unue.

Kiel remeti pecojn

  • Anstataŭ fari ordinaran movon, ludanto rajtas elekti unu el la kaptitaj pecoj (sur sia flanko) kaj meti ĝin sur vakan fakon de la tabulo kiel sian propran pecon (simile al Cirkla ŝako).
  • Peonon oni ne rajtas remeti en kolumnon kiu jam enhavas alian senpromocian peonon de la sama ludanto.
  • Oni ne rajtas remeti pecon sur fakon el kiu ĝi ne povus fari permesatajn movojn (peonojn, lancojn kaj kavalirojn en la lastan linion, aŭ kavalirojn en la antaŭlastan linion).
  • Oni ne rajtas matigi per remetado de peono.

Aliaj gravaj reguloj

  • Ludon oni venkas per matigado de la kontraŭula reĝo. Pro la remetado-regulo, pato (kiu signifus remison) estas atingebla tre malverŝajne.
  • Senĉesa ŝako estas malpermesata. La ludanto kiu kaŭzas tian situacion devas ĉesigi ĝin.

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Ŝako, Ĉina Ŝako, Japana Ŝako, Angula Ŝako , Fortresa Ŝako, Horda Ŝako, Cirkla Ŝako, Anti-Ŝako, Estinga Ŝako, Maharajah Ŝako, Tri-ŝaka Ŝako, Senluma Ŝako, Atoma Ŝako, Janusa Ŝako, Ambasadeja Ŝako, Ŝirma Ŝako, Freneza Ŝirma Ŝako, Cilindra Ŝako, Amazona Ŝako, Berolina Ŝako, Fischer Hazarda Ŝako, Legan Ŝako, Ĉeval-Stafeta Ŝako, Granda Ŝako, Capablanca Hazarda Ŝako, Los-Alamos-Ŝako, Ambigueca Ŝako, Mini-ŝogi, Ĵetkuba Ŝako, Reutiliga ŝako, Glaciepoka ŝako, Behemot Ŝako, Rikana Kata Ŝako, Ĉevalo-mata Ŝako, Konkurantaj reĝoj, Dice Chess 10x10, Massacre Chess
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren