Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka3583 (50.06 %)
nigra3417 (47.75 %)
Remisoj156 (2.17 %)

Capablanca Hazarda Ŝako

Capablanca Hazarda Ŝako (de Reinhard Scharnagl) estas variaĵo de la antaŭa 10x8-faka ŝako kreita de Jose Raoul Capablanca, la eksa mondĉampiono pri ŝako.
Kiel vi vidas, ĝi havas du novajn pecojn ne uzatajn en klasika ŝako:
  • Arkepiskopo - kombinas la movokapablon de kuriero kaj ĉevalo.
  • Kanceliero - kombinas la movokapablon de turo kaj ĉevalo.

La plej distinga eco de ĉi-tiu variaĵo estas la hazarda komenca pozicio en ĉiu ludo. Tiu regulo tre similas al Fischer Hazarda Ŝako:
  • Peonoj estas metataj sur siajn normŝakajn poziciojn (2-a aŭ 7-a linio).
  • Reĝo devas estis metata inter la du turojn. Tio signifas ke startpozicio de reĝo neniam povas esti angulo (kolumno A aŭ J).
  • Unu kuriero devas esti metata sur blankan fakon, la dua sur nigran fakon. La sama regul validas por la implicitaj kurieroj, la damo kaj la arkepiskopo.
  • La startpozicioj de blano kaj nigro estas simetriaj - la samaj pecoj dividas la samajn kolumnojn.
  • Ĉiuj peonoj devas esti protektataj de amika peco en la startpozicio.

La sekva bildo montras ekzemplon de tia pozicio:



Kiel aroki

Kvankam povas ŝajni strange unuavide, aroko eblas en ĉi-tiu ŝako-variaĵo. Fakte, la celpozicioj de la reĝo kaj turo arokantaj estas la samaj kiel en norma ŝako, sed la komencaj pozicioj povas esti malsamaj, depende de la kreita startpozicio de la ludo. Same, similaj aldonaj kondiĉoj devas plenumiĝi:
  • La reĝo kaj turo arokantaj ne moviĝi de la ludokomenco.
  • La reĝo ne troviĝas en ŝako.
  • La spaco inter la komenca kaj cela pozicioj de la reĝo kaj turo arokantaj ne enhavas aliajn pecojn.
  • La reĝo ne transiras fakon atakatan de kontraŭula peco, nek finas sian movon sur tia fako.

GRAVE!
Malsame al klasika ŝako, la aroka movo estas plenumata je ete malsama maniero:
  1. La ludanto klaku sur la reĝo.
  2. La ludanto klaku sur la turo kun kiu aroki, anstataŭ sur la celpozicio de la reĝo.
  3. La ludanto finas la movon per sendi ĝin.

La kaŭzo estas ke je certaj pozicioj la komenca kaj cela pozicioj de la reĝo samas.

Ĉiuj aliaj reguloj samas al norma ŝako.
Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Ŝako, Ĉina Ŝako, Japana Ŝako, Angula Ŝako , Fortresa Ŝako, Horda Ŝako, Cirkla Ŝako, Anti-Ŝako, Estinga Ŝako, Maharajah Ŝako, Tri-ŝaka Ŝako, Senluma Ŝako, Atoma Ŝako, Janusa Ŝako, Ambasadeja Ŝako, Ŝirma Ŝako, Freneza Ŝirma Ŝako, Cilindra Ŝako, Amazona Ŝako, Berolina Ŝako, Fischer Hazarda Ŝako, Legan Ŝako, Ĉeval-Stafeta Ŝako, Granda Ŝako, Capablanca Hazarda Ŝako, Los-Alamos-Ŝako, Ambigueca Ŝako, Mini-ŝogi, Ĵetkuba Ŝako, Reutiliga ŝako, Glaciepoka ŝako, Behemot Ŝako, Rikana Kata Ŝako, Ĉevalo-mata Ŝako, Konkurantaj reĝoj, Dice Chess 10x10, Massacre Chess
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren