Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka19846 (52.98 %)
nigra17547 (46.84 %)
Remisoj62 (0.16 %)

Halmo

Starta pozicio kaj celo de la ludo

Halmo estis kreita ĉirkaŭ 1880 en Granda Britujo, kaj igis populare tutmonde tre rapide. La originala versio estas ludita sur 16x16 tabulo, BrainKIng.com oferas malpli grandajn 8x8 kaj 10x10 pro la ekrana limigo. La reguloj estas la samaj por ambaŭ 8x8 kaj 10x10 versioj (escepte malgranda detalo rilate la nombro de la movoj por formovi ĉiujn proprajn pecojn de la propra korto - Tio estas priskribate malsupre). En la starta pozicio la pecoj de ambaŭ ludantoj estas en sia propra korto:



La celo de la ludo estas movi ĉijn proprajn pecojn al la kontraŭula korto. Venkas la unua ludanto, kiu sukcesis.

Movado de la pecoj

Ĉiu ludanto povas movi unu pecon po movo. Pecoj pvas movi unu paŝon iudirekten, se la cela fako estas neokupita. La sekvanta bildo montras ekzemplon de blanka peca movado:




Pecoj ankaŭ povas salti super ambaŭ proprajn kaj kontraŭulajn pecojn. Saltado ne estas deviga (malsame kiel ĉe Damoj), kaj simile kiel ĉe peca movado, estas eble ciudirekte. La peco povas nur salti super pecon, se direkte malantaŭ ĝi estas neokupita fako por surteriĝi tie. La sekvanta bildo montras ekzemplon de blanka peca saltado:




Se la aktuala pozicio permesas, oni povas fari multoblan saltadon, vidu la sekvantan bildon antaŭ kaj post la saltado (la blanka peco saltis super unu blanka kaj du nigraj pecojn):




Ĉar la saltado ne estas deviga, la ludanto povas finigi ĝin ie dum multobla saltado per klaki sur unu el la forsendajn butonojn (por finigi la movon kiel ĉe aliaj ludtipoj).

Ĉe Halmo la supersaltitaj pecoj ne estas forigata de la tabulo, ĉiuj pecoj restas sur la tabulo ĝis la fino de la ludo.

Kiel finigi la ludon

La ludo estas finita, se unu el la sekvantaj kondiĉoj estas plenumita:
  • Unu ludanto movas ĉiujn siajn pecojn al la kontraŭula korto. Ĉi tiu ludanto venkas la ludon.
  • Unu ludanto ankoraŭ havas proprajn pecojn en sia korto, kaj faris pli da 30 (por 8x8 versio) aŭ 50 (por 10x10 versio) movoj. Ĉi tiu ludanto malvenkas la ludon. La ludanto ankaŭ malvenkas la ludon, se li/ŝi movas unu de siaj pecojn ree al la propra korto post la 30a (50a) movo. Ĉi tiu regulo preventas, ke la ludantoj povas bloki la propran korton por malhelpi la kontraŭulon movi siajn pecojn tien.

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Tablut, Tanka Batalo, Halmo 8x8, Halmo 10x10, Amazonoj, Jarmo, Ranaro, Ĝangalo, Anti-Ranaro, Ranaro sur sfero, Ne ĉagreniĝu, Trapenetru, Asimilado, Ataks, Ŝaversi, Ĵetkuba pokero, Triobla ĵetkuba pokero, Trovi ranojn, Logiko, Mankalo, Ranogamboj, Ĵetkuba Pokero 6K, Triobla Ĵetkuba Pokero 6K, Granda Ĝangalo, Ĉevala Batalo, Kamelot, Kameloteto
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren