Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka3023 (33.79 %)
nigra5549 (62.02 %)
Remisoj374 (4.18 %)

Ŝaversi

Ŝaversi, kiel la nomo sugestias, estas interesa kombinaĵo de Ŝako kaj Reversi, kreita de Andy Lewicki. La reguloj estas facile kompreneble. La ludo havas ĉiam ekzakte 8 movojn, oni povas ludi kaj fini ĝin rapide.

Komenca pozicio kaj celo de la ludo

Ŝaversi estas ludata sur normala 64 faka ŝaktabulo. Ĉiu ludanto habas 8 pecojn - 1 reĝon, 1 damon, 2 turojn, 2 kurierojn kaj 2 ĉevalojn - kaj la ludo komencas kun malokupita tabulo:



La celo de la ludo estas havi pli poetojn ol la kontraŭlundanto kiam ĉiuj pecoj estas lokigitaj sur la tabulo. La reguloj por atingi poentojn estas priskribita en la sekva sekcio.


Kiel lokigi pecojn kaj atingi poetojn

La blanka ludanto komencas la ludon, kaj ĉiu ludanto metis unu pecon po movo sur malokupitan fakon de la tabulo. La pecoj neniam movas, ili estas nur lokigitaj, sed ili "atakas" aliajn fakojn laŭ la klasikaj ŝaka reguloj - reĝo atakas ĉiujn ĉidirektajn ĉirkaŭantajn fakojn, turo atakas ĉiujn fakojn horizontalaj kaj vertikalaj, ktp. Estas nenia ŝakigo, tial permesas meti reĝon sur fakon atakata de peco de la kontraŭludanto, eĉ apud la kontraŭludanta reĝo.
Por kompensi la avantaĝon de la nigra ludanto, ludo devas esti komencata lokigante blankan reĝon, kaj poste lokigante nigran damon. La dua kaj pliaj movoj ne havas restrikciojn.
La sekva bildo montras ludon post kelkaj movoj, kaj fakoj atakita de la blanka ludanto estas markitaj:



Ludanto atingas 1 poenton por ĉiu malokupita foko, kiu estas atakita de liaj/ŝiaj propraj pecoj. Se fako estas atakata de pli pecoj simultane, la ludanto atingas poenton por ĉiu atakanta peco aparte.


Kiel fini la ludon

La ludo estas finita, kiam ĉiuj 16 pecoj (8 blankaj kaj 8 nigraj) estas lokigitaj sur la tabulo. La ludanto havanta pli poentojn venkas la ludon. Se ambaŭ ludantoj havas samajn poentojn, la ludo estas remisa.
Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Tablut, Tanka Batalo, Halmo 8x8, Halmo 10x10, Amazonoj, Jarmo, Ranaro, Ĝangalo, Anti-Ranaro, Ranaro sur sfero, Ne ĉagreniĝu, Trapenetru, Asimilado, Ataks, Ŝaversi, Ĵetkuba pokero, Triobla ĵetkuba pokero, Trovi ranojn, Logiko, Mankalo, Ranogamboj, Ĵetkuba Pokero 6K, Triobla Ĵetkuba Pokero 6K, Granda Ĝangalo, Ĉevala Batalo, Kamelot, Kameloteto
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren