Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka6919 (51.36 %)
nigra6483 (48.12 %)
Remisoj68 (0.50 %)

Asimilado

Asimilado (klono de Ataks, ankaŭ konata kiel "Slime Wars" kaj "Frog Cloning") estas tabulludo, kiu aperis unue dum 1990 kiel Arcade video-ludo de Leland Corporation. Koncerne la interreta versio la ludo estis inventata dum 1988 de Dave Crummack kaj Craig Galley kaj estis nomita "Infection".

Komenca pozicio kaj celo de la ludo

La ludo estas ludata sur 7x7 faka tabulo per blankaj kaj nigraj pecoj. La sekva bildo montras la komencan pozicion:



La celo de la ludo estas lokigi pli pecojn ol la kontraŭludanto.

Kiel movi pecojn

Ĉiu ludanto movas unu pecon po movo. Peco povas esti movata unu aŭ du paŝojn iadirekten - horizontale, vertikale aŭ diagonale - al ia malokupita fako. La diferenco inter tiuj ĉi tipoj de movoj estas priskribata per la sekvaj bildoj:
  • La blanka ludanto movas lian/ŝian pecon de A1 unu paŝon al B1. La peco estas duplikata al la cela pozicio, tiumaniere nova blanka peco aperas.

  • La blanka ludanto movas lian/ŝian pecon de A1 du paŝojn al C3. La peco estas movata al la cela pozicio, tiumaniere ĝi malaperis de la antaŭa pozicio, kaj nenia nova blanka peco aperas.


Kiel kapti la pecojn de la kontraŭludanto

Se la cela fako de la movata peco estas apuda iaj pecoj de la kontraŭludanto, ĉiuj ĉi pecoj ŝanĝas al la koloro de la ludanto. La sekva bildo montras nigran pecon kaptanta du blankajn pecojn (antaŭ kaj post la movo):



Kiel finas la ludo

La ludo finas, kiam iu ludanto ne povas fari validan movon. Venkas la ludon la ludanto havanta pli da pecoj sur la tabulo. Se ambaŭ ludantoj havas la saman nombron da pecoj, tiam la ludo estas remisa. La sekva bildo montras la finan pozicion post la venkan movon de nigro:



Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Tablut, Tanka Batalo, Halmo 8x8, Halmo 10x10, Amazonoj, Jarmo, Ranaro, Ĝangalo, Anti-Ranaro, Ranaro sur sfero, Ne ĉagreniĝu, Trapenetru, Asimilado, Ataks, Ŝaversi, Ĵetkuba pokero, Triobla ĵetkuba pokero, Trovi ranojn, Logiko, Mankalo, Ranogamboj, Ĵetkuba Pokero 6K, Triobla Ĵetkuba Pokero 6K, Granda Ĝangalo, Ĉevala Batalo, Kamelot, Kameloteto
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren