Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Reen al la ludo

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka5489 (48.55 %)
nigra5265 (46.57 %)
Remisoj550 (4.86 %)

Ĝangalo

Ĝangalo estas malnova indiana ludo, ankaŭ konata kiel Ĝangala Ŝako (tame, pro tro multaj diferenco ne inkludita en Ŝaka kategorio). Ĝi estas ludata sur 7 x 9 tabulo enhavanta akvajn kampojn (bluaj), ludantajn kuŝejojn (nigraj), kaj kaptilojn (magentaj).

Starta pozicoi kaj celo de la ludo

Ĉiu ludanto komencas la ludo kun 8 pecoj reprezentantaj ok specoj de bestoj - elefanto, leono, tigro, leopardo, hundo, lupo, kato, kaj muso (ordita laŭ ilia forto). La pecoj estas lokugita sur iliaj startaj pozicionoj:



La celo de la ludo estas konkeri la kontraŭulan kuŝejon aŭ manĝi ĉiujn malamikajn bestojn.

Movado kaj kaptado de pecoj

La baza mova eblo de ĉiuj pecoj estas unu paŝo horizontale aŭ vertikale sur fakon malokupitan aŭ okupitan per malamika besto (se eblas kapti ĝin, vidu detalajn regulojn en la sekvanta sekcio). La komuna regulo estas, ke ĉiu besto povas manĝi saman aŭ malpli fortan kontraŭulan beston (estas specialaj reguloj por elefanto kaj muso, vidu malsupre).

Elefanto: Elefanto estas la plej forta besto, kaj povas kapti ĉiujn aliajn bestojn, escepte muson.

Leono: Leono povas fari (aldone al ĝiaj normalaj movoj) saltoj super akvon. Tio estas, ke kiam ĝi staras apud blua fako (ekzemple B3), kaj la rilata fako malantaŭ la akvo (B7 tiukaze) estas neokupita aŭ okupita de besto, kiu ĝi povas manĝi, la leono estas permesita fari saltan movon. Estas unu eksepto - ne eblas salti, se muso (de la ludanto aŭ kontraŭulo) blokas la saltan padon.

Tigro: Tigro havas la saman saltajn kapablojn kiel leono. Kelkaj tipaj situacioj estas montrita en la sekvanta bildo:



En ĉi tiu situacio, la blanka leono povas fari B3-B7 salton, la blanka tigro ne povas salti de A5 al D5, ĉar la cela fako estas okupita per pli forta malamiko, la nigra leono ne povas salti al E3 (estas muso sur E4, blokanta la pado), kaj la nigra tigro povas salti al d5, manĝante la kontraŭulan lupon.

Leopardo: Leopard ne havas ekstra movojn aŭ kapablojn.

Hundo: Hundo ne havas ekstra movojn aŭ kapablojn.

Lupo: Lupo ne havas ekstra movojn aŭ kapablojn.

Kato: Kato ne havas ekstra movojn aŭ kapablojn.

Muso: La muso estas la plej interesa peco de la ludo. Kvankam ĝi estas malpli granda kaj malpli forta, ĝi povas mortigi elefanton (estas legendo, ke muso povas penetri en elefantan orelon, kaj manĝi ĝian cerbon). Muso ankaŭ estas la sola besto, kiu povas iri tra la akvo (bluaj fakoj), kaj bloki leonajn kaj tigrajn saltojn. Tamen, muso en akvo ne povas kapti kontraŭulan elefanton saltante el la akvo, ĝi devas fari alian movon kaj eliri la akvon antaŭe. Muso saltanta el la akvo nur povas manĝi alian muson.


Kiel fini la ludon

La ludo estas finita, kiam unu de la sekvantaj kondiĉoj estas plenumigata:
  • Iu ludanda besto aliras kontraŭulan kuŝejon (nigra fako). Ĉi tiu ludanto venkas la ludon.
  • Ludanto ne povas fari validan movon. Ĉi tiu ludanto malvenkas la ludon.

Aliaj gravaj reguloj
  • Neniu besto povas aliri la propran kuŝejon.
  • Iu ludanta besto staranta sur kontraŭulaj kaptiloj (magentaj fakoj) povas esti manĝata per iu malamika besto (eĉ per muso).

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Tablut, Tanka Batalo, Halmo 8x8, Halmo 10x10, Amazonoj, Jarmo, Ranaro, Ĝangalo, Anti-Ranaro, Ranaro sur sfero, Ne ĉagreniĝu, Trapenetru, Asimilado, Ataks, Ŝaversi, Ĵetkuba pokero, Triobla ĵetkuba pokero, Trovi ranojn, Logiko, Mankalo, Ranogamboj, Ĵetkuba Pokero 6K, Triobla Ĵetkuba Pokero 6K, Granda Ĝangalo, Ĉevala Batalo, Kamelot, Kameloteto
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren