Brugernavn: Kodeord:
Ny bruger registrering
Moderator: ghardh 
 BrainKing.eo

Oversætter(e): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Meddelelser per side:
Liste over diskussionsborde
Du har ikke rettigheder til at skrive meddelelser til dette bord, Mindste medlemsskabsniveau nødvendigt for at skrive til dette bord er BrainSpringer.
Tilstand: Alle kan skrive
Søg i meddelelser:  

<< <   1 2 3 4   > >>
9. Maj 2008, 12:28:45
Ninov 
Emne: Re: Traduko
Kiamaniere oni povas eldoni sian erare senditan mesaĝon!

9. Maj 2008, 12:24:47
Ninov 
Emne: Traduko
Saluton al ĉiuj!

Mi estas novulo.

Ekuzante ĉi tiun sistemon mi trovas kelkajn tradukojn strangaj por miaj oreloj (okuloj). Ekzemple la frazo: "Finu la movon per klaki sur ian de la sendaj butonoj", ŝajnas al mi iom malglata. Unue mi opinias, ke oni devus skribi 'per klako' aŭ 'klakante' kaj entute mi tradukus: "Finu vian movon klakante unu el la sendaj butonoj".
En:

"Publika ludo (videble por aliaj ludantoj)" kaj "Stilo: Simple (ŝanĝi)", anstataŭ 'videble' kaj 'simple' mi uzus 'videbla' (la ludo estu videbla) kaj 'simpla'.(la stilo estu simpla).

Fine tajperaro:

"montruimesaĝojn de ĉi tiu uzanto" devus esti "montri mesaĝojn de ĉi tiu uzanto" aŭ "montru mesaĝojn de ĉi tiu uzanto". Mi preferus la duan, ĉar laŭ mi ni sendas ordonon al la sistemo kaj por mi estas iomete strange trovi en la sama paĝo:

"Mesaĝoj en paĝo: 50 [Ŝanĝi]"
kaj
"Serĉi en mesaĝoj: [Serĉu]"

Kiel mi jam skribis private al Gingher mi simple esprimas mian opinion, mi tute ne deziras ekdiskuti pri lingvaj temoj :), do se vi havas malsaman opinion simple ignoru la mian!

Amike.


Kiel mi jam skribis private al Gingher, mi simple esprimas mian opinion... vi faru laŭ via plaĉo :). Mi tute ne deziras ekdiskuti pri lingvaj problemoj.

Fine

montruimesaĝojn de ĉi tiu uzanto | ligilo
Temo: Re: Surmeto (ankorfoje)

18. April 2008, 12:52:37
sencay 
Emne: Re: Surmeto (ankorfoje)
Via ideo estas tre bona. Faru tiel!

18. April 2024, 17:39:25
ghardh 
Emne: Re: Surmeto (ankorfoje)
sencay: Miaopinie estas malfacile identigi "Surmeto" kiel triktaka variaĵo. Mi proponas nomi la ludon pli bone "surmeta triktrako". Kiel vi pensas pri tio?

2. April 2008, 09:13:24
sencay 
Emne: Re: Surmeto
Jes, estas traduko, vidu http://users.hol.gr/~mmagirou/ :
Plakoto comes from the greek verb "plakono" which means to put something on top of something else (in the game to put a checker on top of an opponent's checker).

1. April 2008, 19:57:39
ghardh 
Emne: Surmeto
Mi iom miras pri la esperanta nomo "surmeto" tradukanta la triktrakan variaĵon "plakoto". Ĉu tion estas la traduko de la greka vorto? Aŭ simple elpensita nomo?

9. Marts 2008, 20:29:48
Tutagil 
On http://dama.yenisesler.net/
a site it is spent questionnaires with a question: On what site the
best it is possible to play Turkish checkers? I ask all to vote for our
fine Brain King.

1. December 2007, 10:38:20
LusiRimon 
Dankon! fin-fine tamen gi finis.

29. November 2007, 20:59:26
ghardh 
Emne: Re:
OlaCapova: Kompreneble vi estas la venkinto de la ludo.
Se via kontraŭludanto ne akceptas la rezulton, mi proponas, ke vi informu Fencer. Simple sendu mesaĝon kun la ludnumero al li, kaj li finos la ludon kun korekta rezulto.

29. November 2007, 14:56:19
LusiRimon 
Sinijoroj goemuloj ,

imagu la situacion -
Goo 9x9 (Aysiama kontraŭ OlaCapova)

rezulto evidentas. Sed. Oponanto past du "pass" signas mortajn ĉiujn miajn ŝtonojn. Kompreneble mi malakceptas. Renovigas la ludon. Li denove pasas, eble en espero ke tiel eblas tiri ĝis eterno. Bedaŭrinde en ĉi servilo mankas opcio - re-markigi la "mortajn grupojn". Estas signifa manko tamen.

21. September 2007, 17:52:42
ghardh 
Emne: Re:
OlaCapova: Dankon. Bedaŭre mi ne sufiĉe regas la rusan lingvon.

21. September 2007, 11:09:45
LusiRimon 
Emne: Re:
Hieronymus:
Ĝi estas porkomencanta parto "Zaŭrik" de tradicia turniro "Igozaŭr", kiun orgaznizas rusia go-taĉmento, anoncoj estas publikataj en http://forum.kido.com.ru//index.php
(turnirtablo: http://forum.kido.com.ru//read.php?3,4723 ) rslingve, kompreneble.
Esperantigo okazos en kazo de esperantlingvaj dezirantoj.
"Igozaŭr" estas por ĉiuj dezirantoj, "Zaurik" po de 30 - ĝis 20 ku.

20. September 2007, 18:33:47
ghardh 
Emne: Re:
Tilpasset af ghardh (20. September 2007, 18:34:49)
OlaCapova: Dankon pro la informo.
Kiu organizas la turniron? Kie onu povas anonci la partoprenon?
Kia estas la defino por komencanto? Mi mem estas ĉirkaŭe 18k.

19. September 2007, 21:15:30
LusiRimon 
En proksima tempo startos turniro por go-komencantoj en DragonGoServer. Kutime ruslingva, de ĉi foje la turniro povas iĝi ankaŭ .e-ta. Okaze de partopren-deziro anoncu sin ĉi tie ĝis 25 de septembro.

2. Juni 2007, 16:13:40
LusiRimon 
Jes, dum lasta semajno gxi konstante aspektas tiel, dauxre, en cxiuj ludoj, ne nur cxe mi, - mi petis konatulon el Rusio kontroli per IE - li vidas la saman.

2. Juni 2007, 15:00:16
ghardh 
Emne: Re:
OlaCapova:
Mi mem ludas Goon kaj uzas IE. Sed mi nur povas observi tiun problemon kiel pretertempa fenomeno dum la kreado de la pagxo sur la ekrano, kaj ne cxiam sed nur kelkfoje.
Cxu la bildo de la ludtabulo estas dauxre erara cxe vi?

2. Juni 2007, 14:28:03
LusiRimon 
Estimataj sinjoroj - problemeto aperis.
En go-ludado.
Mi uzas IE - ludtabulo en gxi dum lasta semajno akceptis ege neoportunan aspekton: kun malbelaj helaj kromlinioj gorizontalaj, meze de cxiu vico.
(Io simila parte videblas ankaux en Opera).
Cxu eblas transdoni la remarkon al iu, kiu povas ordigi la programon?
Antauxdankon =)

23. April 2007, 22:07:44
LusiRimon 
Emne: Re:pri ĉi servilo
Mi komprenas. Grandab dankon pro la klarigo!

23. April 2007, 16:22:35
sencay 
Emne: Re: Mi interesigxas pri ĉi servilo
La estro daŭre aldonas novajn ludojn. Se vi povas klare priskribi al li la regulojn, tiam vi havas bonan ŝancon.

23. April 2007, 15:51:36
LusiRimon 
Emne: Mi interesigxas pri ĉi servilo
Hieraŭ mi bonhazarde trafis en la paĝaron, estas tre plaĉa loko.
La demando estas ekzemple jena - ĉu la mastroj akceptas proponojn pri disvas tigo de ludo-listo?
Kiel "Atari-goo" aŭ "Punktoj" ?

Saluton al ĉiuj!

17. Januar 2007, 21:05:20
ghardh 
Emne: Kiel nomigi la ludojn pli bone?
Kelkaj ludoj ĉi tie ankoraŭ havas nomojn, kiuj ne estas konforme al la reguloj de esperanta lingvo, aŭ eĉ povas esti miskomprenataj. Pro tio mi proponas jenajn novajn nomojn: Ŝogio, Ŝaversio, Penteo, Reversio, Jarmoo - antaŭe finintaj per -i, -e aŭ -o. Miaopinie ni daŭrigu kun Alquerque (ne konfuzeble kun ia esperanta vorto), PahTum kaj Tablut (finintaj per konsonanto). Mi estas necerte, ĉu pli bone uzi Ataks aŭ Atakso.
Kiel vi opinias?

11. Januar 2007, 20:32:27
ghardh 
Emne: Pliaj traduktoj
Mi tradukis pliajn regulojn:
Konektu 6, Linioj de aktivo, Kirlitaj ovoj.

10. Januar 2007, 10:02:23
sencay 
Emne: Re: Pri la uzado de la streketo
Mi kontrolis en PMEG:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html
kaj konstatis ke vi tute pravas:
"Ĉi estas aparta vorto. Ne uzu dividostrekon."
Mi devas tute ŝanĝi mian kutimon.
Dankon pro via atentigo.
Lars

9. Januar 2007, 18:30:53
ghardh 
Emne: Pri la uzado de la streketo
Tilpasset af ghardh (9. Januar 2007, 19:09:48)
Mi dankas pro via korektado. Tamen mi ne tute konsentas kun via maniero uzante la streketo.
Miaopinie oni uzas la streketo nur inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio.
Speciale la uzo de "ĉi-tie" kaj "ĉi-kio" ŝajnas al mi esti malkorekta.

Vidu: http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm:


PRI LA VORTOJ KUN “ĈI”
Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e.
skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

Kiel vi pensas pri tio?

8. Januar 2007, 11:14:32
sencay 
Emne: Re: Goo-reguloj
Bona laboro, Gerhard!
Mi korektis kelkajn eraretojn.
Mi proponas ke vi (kaj aliaj) rekontrolu.
Amike
Lars

7. Januar 2007, 17:52:46
ghardh 
Emne: Goo-reguloj
Mi tradukis la ludregulojn por Goo.
Ĉu eble vi volas korekti miajn erarojn?

31. December 2006, 12:20:19
ghardh 
Emne: 2007
Bonan Novan Jaron al chiuj mi deziras!

13. November 2006, 16:49:18
sencay 
Emne: matĉo -> renkonto
Ĉar neniu kontraŭis, mi plenumis la ŝanĝon ĉie, kie mi renkontis la vorton.

3. November 2006, 18:30:25
ghardh 
Emne: Re:
Tilpasset af ghardh (5. November 2006, 11:59:31)
sencay: Bonvolu shanghu lau via opinio. Dankon.

3. November 2006, 09:52:37
sencay 
Mi proponas anstataŭi la vorton 'ekscesi' per esprimo 'pasigi tempolimon'

30. Oktober 2006, 17:29:08
sencay 
Emne: Re: misskribo
Mi proponas entute anstataŭi la vorton
'maĉo/matĉo' per la vorto 'renkonto'.

Serg skribis:
estas maĉo anstataŭ matĉo en la sekva aŭtomata mesaĝo:
"La ludo estas parto de multpoenta maĉo, kiu ne estas finita."

24. Juli 2006, 19:34:24
The Badger 
dankon!

24. Juli 2006, 18:15:18
sencay 
Emne: Re: Learning Esperanto

23. Juli 2006, 21:10:48
The Badger 
Emne: Learning Esperanto
Hi, sorry for not being an Esperantisto. I'm interested in learning the language and was wondering where to begin. I have applied twice through the Viva Esperanto site but have had no response.

2. Juni 2006, 20:50:18
Serg 
Emne: misskribo
estas maĉo anstataŭ matĉo en la sekva aŭtomata mesaĝo:
"La ludo estas parto de multpoenta maĉo, kiu ne estas finita."

25. Maj 2006, 19:15:44
sencay 
"preterlasi" bonas

25. Maj 2006, 16:16:23
ghardh 
Emne: Re: Pass
sencay: Se "intermiti" ne estas konvene, chu eble "preterlasi" au "transsalti"?
"Rezigni" havas la asociadon de rezigni la ludon.

25. Maj 2006, 15:26:52
sencay 
Emne: Re: Pass
"Intermiti" enhavas la ideon de regula, perioda reveno.
Kio estas la problemo pri "Rezigni pri ĉi-tiu movo"?

25. Maj 2006, 11:11:02
ghardh 
Emne: Pass
Hodiau mi ne komprenis mian propran tradukon :-(
In Goo-ludo mi serchis eblon por "pass".
Nur estas la ligilo "Rezigni pri ĉi-tiu movo".
Mi substituis la tekston per "Intermiti ĉi-tiun movon".

22. Marts 2006, 09:07:15
linfan 
Emne: Koncerne 'Ludo'
Tilpasset af linfan (22. Marts 2006, 09:08:37)
En Svedio gxi estas nomata Fia. Fia havas kromajn regulojn sed la ideo estas la sama. En Fia vi povas komenci la ludon per unu aux ses.

En Finnlando gxi estas tre populara kaj estas ludata kun du kuboj. En Finnlando gxi nomigxas Kimble. La nomo ne signifas ion ajn, mi kredas ke gxi estas la fabrika nomo.

linfan

21. Marts 2006, 22:08:51
ghardh 
Emne: Re: Pri "Ludo"
linfan: Mi supozas, ke vi ankau konas chi tion ludon en Svedio. Kiel oni nomas ghin che vi?

21. Marts 2006, 21:14:27
linfan 
Emne: Pri "Ludo"
Kion vi opinius pri "Cxaso" aux "Cxaso-ludo"?

linfan

10. Marts 2006, 18:06:57
ghardh 
Emne: Re: "Ludo"
sencay: Mi supozas, ke la chekha nomo "Člověče nezlob se" uzanta chi tie signifas la saman kiel nia germana. Do uzu "Ne ĉagreniĝu".

10. Marts 2006, 17:54:32
sencay 
Emne: Re: "Ludo"
Mi sercxas nomon, kiun lauxeble multaj konektas tuj kun la celata ludo. Sed mi estas tute ne certa, kiu nomo plenumus tiun deziron. Kaj dum ni estas tiel malmultaj cxi-tie, ja ankaux ne havas sencon enketi.

10. Marts 2006, 17:50:51
ghardh 
Emne: Re: "Ludo"
sencay: Kiel germano mi kompreneble konsentas ;-)
Alikaze mi pensas, ke "Mensch ärgere dich nicht!" estas protektita nomo. Por tio ekzistas variajhojn de tio ludo ankau kun aliaj nomoj, ekzemple "Raus!" (eljheti/eljhetado). Eble ni pli bone elektu tian nomon.

10. Marts 2006, 10:54:02
sencay 
Emne: "Ludo"
Kontraste al naciaj lingvoj, ne estas eldonejoj kiuj produktas komerce ludojn en Esperanto. Tial mi suspektas ke multaj ludoj ne havas stabilan nomon en nia lingvo, inkluzive de "Ludo". Post reta esplorado mi konstatis, ke multaj lingvoj konas ĝin per traduko de la germana "Mensch ärgere Dich nicht!". Tial mi proponas "Ne ĉagreniĝu". Kion vi opinias?

23. Februar 2006, 21:12:07
ghardh 
Emne: Re: Challenge
sencay: Vi pravas. "Defio" estas pli bona.

23. Februar 2006, 10:12:54
sencay 
Emne: Challenge
Mi vidas ke vi tradukis per 'elvoko'.
Mi emas traduki per 'defio'.
Kion vi pensas?

3. Februar 2006, 20:17:55
ghardh 
Emne: Re: Global_GameGroup4
sencay: Bone. Mi ne rimarkas, ke tio vorto estis uzata tie.

3. Februar 2006, 11:40:34
sencay 
Emne: Global_GameGroup4
Mi sxangxis de 'Backgammon' al 'Triktrako', cxu en ordo?

<< <   1 2 3 4   > >>
Dato og klokkeslæt
Venner online
Favoritborde
Sammenslutninger
Dagens tip
Copyright © 2002 - 2026 Filip Rachunek, all rights reserved.
Tilbage til toppen