Brugernavn: Kodeord:
Ny bruger registrering
Moderator: ghardh 
 BrainKing.eo

Oversætter(e): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Meddelelser per side:
Liste over diskussionsborde
Du har ikke rettigheder til at skrive meddelelser til dette bord, Mindste medlemsskabsniveau nødvendigt for at skrive til dette bord er BrainBonde.
Tilstand: Alle kan skrive
Søg i meddelelser:  

29. August 2022, 22:12:59
sencay 
Emne: Re: Atenditaj ludoj
Per "Nova ludo", mi pensas.
Sed mi neniam mem kreis atendantan ludon.

21. Januar 2015, 08:40:21
sencay 
Emne: Re: Mi anoraux atendas...
encio: Ekde Majo 2014 kiam mi ludis mian lastan ludon en Sxtuparoj, mi atendas gxis hodiaux por ludi iun pli da ludo, cxar "Neniu libera ludanto por inviti estis trovata".

Ĉu vi sekvis mian konsilon de la 21-a de septembro?
Amike, Lars

21. September 2014, 21:18:05
sencay 
Emne: Re: FAST cube stars...
Laŭ mia kompreno, vi grimpis jam tiom alten en la ŝtuparo, ke vi mem ne plu povas krei ludon kontraŭ la malsupraj ludantoj. Mi konsilas, ke vi petu de la estro ke li forigu la malplenajn ŝtupojn sub vi.

21. September 2014, 17:26:45
sencay 
Emne: Re: FAST cube stars...
Kiun ludtipon vi ludas en Fast Cube Stairs?

20. December 2013, 23:39:52
sencay 
Emne: Re: listoj sur ĉefpaĝo
Mi ŝanĝis. Dankon pro via atentemo. Mi longe ne plu kredis ke iu krom mi uzas la retejon en Esperanto.

28. November 2013, 23:21:45
sencay 
Emne: listoj sur ĉefpaĝo
Nun mi komprenas, encio.
Mi neniam multe atentis pri tiuj listoj.
Ĉu vi proponas aternativajn tradukojn, kiuj estas pli proksimaj al la vera senco?
Ĉu mi metu "Via nuna BKR" kaj "Via nuna pozicio en taksaro"?
Amike, Lars

23. November 2013, 11:48:08
sencay 
Bonvolu klarigi, kie vi vidas tiun tekston.

19. August 2011, 01:46:39
sencay 
Emne: Re: Ŝtuparoj
Ĉu vi antaŭe estis en iu ŝtuparo? De kiu speco kaj kiu ludo?

18. August 2011, 15:48:11
sencay 
Emne: Re: Ŝtuparoj
El kio vi konkludas ke vi ne povas ludi en ŝtuparo?
Ĉu vi provis? Kio okazis? Ĉu aperis iu erarmesaĝo?

18. April 2008, 12:52:37
sencay 
Emne: Re: Surmeto (ankorfoje)
Via ideo estas tre bona. Faru tiel!

2. April 2008, 09:13:24
sencay 
Emne: Re: Surmeto
Jes, estas traduko, vidu http://users.hol.gr/~mmagirou/ :
Plakoto comes from the greek verb "plakono" which means to put something on top of something else (in the game to put a checker on top of an opponent's checker).

23. April 2007, 16:22:35
sencay 
Emne: Re: Mi interesigxas pri ĉi servilo
La estro daŭre aldonas novajn ludojn. Se vi povas klare priskribi al li la regulojn, tiam vi havas bonan ŝancon.

10. Januar 2007, 10:02:23
sencay 
Emne: Re: Pri la uzado de la streketo
Mi kontrolis en PMEG:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html
kaj konstatis ke vi tute pravas:
"Ĉi estas aparta vorto. Ne uzu dividostrekon."
Mi devas tute ŝanĝi mian kutimon.
Dankon pro via atentigo.
Lars

8. Januar 2007, 11:14:32
sencay 
Emne: Re: Goo-reguloj
Bona laboro, Gerhard!
Mi korektis kelkajn eraretojn.
Mi proponas ke vi (kaj aliaj) rekontrolu.
Amike
Lars

13. November 2006, 16:49:18
sencay 
Emne: matĉo -> renkonto
Ĉar neniu kontraŭis, mi plenumis la ŝanĝon ĉie, kie mi renkontis la vorton.

3. November 2006, 09:52:37
sencay 
Mi proponas anstataŭi la vorton 'ekscesi' per esprimo 'pasigi tempolimon'

30. Oktober 2006, 17:29:08
sencay 
Emne: Re: misskribo
Mi proponas entute anstataŭi la vorton
'maĉo/matĉo' per la vorto 'renkonto'.

Serg skribis:
estas maĉo anstataŭ matĉo en la sekva aŭtomata mesaĝo:
"La ludo estas parto de multpoenta maĉo, kiu ne estas finita."

24. Juli 2006, 18:15:18
sencay 
Emne: Re: Learning Esperanto

25. Maj 2006, 19:15:44
sencay 
"preterlasi" bonas

25. Maj 2006, 15:26:52
sencay 
Emne: Re: Pass
"Intermiti" enhavas la ideon de regula, perioda reveno.
Kio estas la problemo pri "Rezigni pri ĉi-tiu movo"?

10. Marts 2006, 17:54:32
sencay 
Emne: Re: "Ludo"
Mi sercxas nomon, kiun lauxeble multaj konektas tuj kun la celata ludo. Sed mi estas tute ne certa, kiu nomo plenumus tiun deziron. Kaj dum ni estas tiel malmultaj cxi-tie, ja ankaux ne havas sencon enketi.

10. Marts 2006, 10:54:02
sencay 
Emne: "Ludo"
Kontraste al naciaj lingvoj, ne estas eldonejoj kiuj produktas komerce ludojn en Esperanto. Tial mi suspektas ke multaj ludoj ne havas stabilan nomon en nia lingvo, inkluzive de "Ludo". Post reta esplorado mi konstatis, ke multaj lingvoj konas ĝin per traduko de la germana "Mensch ärgere Dich nicht!". Tial mi proponas "Ne ĉagreniĝu". Kion vi opinias?

23. Februar 2006, 10:12:54
sencay 
Emne: Challenge
Mi vidas ke vi tradukis per 'elvoko'.
Mi emas traduki per 'defio'.
Kion vi pensas?

3. Februar 2006, 11:40:34
sencay 
Emne: Global_GameGroup4
Mi sxangxis de 'Backgammon' al 'Triktrako', cxu en ordo?

23. Januar 2006, 12:52:34
sencay 
Emne: Re: Mikaelo Bronshtejn
Ankaux cxe ni en Duisburg okazis sukcesa koncerto kun li kaj du aliaj gastoj.
Jes, lia muziko estas tipa barda muziko:
Gravas la enhavo, la mesagxo, la teksto subtenata de la muzika arangxo. Mi ne atendis elstaran kantistan vocxon, do mi estis plene kontenta.
Domagxe ke via lingvokono ne permesis gxui la tekstojn. Mi deziras al vi bonan progreson!

14. December 2005, 11:51:12
sencay 
Emne: Re: Globa ranetoj
Cxu mia propono malplacxas?

12. December 2005, 10:46:00
sencay 
Emne: Re: Globa ranetoj
Mi proponas:
Ranetoj sur sfero

23. November 2005, 12:05:37
sencay 
Do ni sercxu. Ni ne diskriminaciu kontraux iu ajn lingvo, laux mi.

23. November 2005, 10:55:48
sencay 
Kion vi havas kontraŭ svahilo?

23. November 2005, 08:50:17
sencay 
Mi proponas ŝanĝi la enkondukan tekston de nia forumo jene:
Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.
Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

11. November 2005, 13:28:40
sencay 
Emne: reguloj de Triktrako
Mi tradukis la aldonitan linion (vd. en forumo 'Translations')

28. Oktober 2005, 16:01:16
sencay 
Emne: Re: Esperantiga progreso
Capablanca Hazarda Ŝako tradukita.

25. Oktober 2005, 22:52:29
sencay 
Emne: Re: Esperantiga progreso
estanto: Kiu faros la tradukadon por "Capablanca Hazarda Ŝako"?

Mi faros gxin
Lars

17. Oktober 2005, 12:59:59
sencay 
Emne: Gammon/Backgammon
Mi tradukas la regulojn pri la duobliga kubo,
kiuj jxus aldonigxis al la reguloj de Triktrako.
Sed mi ne konas fiksajn esprimojn en Esperanto por
'Gammon' (2-poenta venko) kaj 'Backgammon' (3-poenta venko).

19. September 2005, 13:52:09
sencay 
Emne: Re: Infinitivo au imperativo
Jen konsilo de tradukanto de Skype:

Kiam temas pri peto de la komputilo al la homo, estas U.
Kiam temas pri instrukcio de la homo al la komputilo, estas I.
Ekzemple, povas esti en menuo la frazo "sxangxi pasvorton" kaj en la
konsekvenca fenestro "tajpu vian pasvorton".

26. August 2005, 20:23:14
sencay 
Emne: Tradukoj
Mi povas kaj malkonfirmi kaj konfirmi la mesagxon de estanto: Ne, multaj la eraroj ne estas. Sed jes, li plibonigas cxion tuj, se vi indikas al li eraron.

Dato og klokkeslæt
Venner online
Favoritborde
Sammenslutninger
Dagens tip
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, all rights reserved.
Tilbage til toppen