Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
nigra28140 (44.56 %)
blanka29783 (47.17 %)
Remisoj5215 (8.25 %)

Konciza priskribo de specialaj reguloj de variaĵoj de Damoj

Tipo de ludoGrando de tabuloNombro da pecojLonga movoj de promocota pecoPecoj povas salti malantaŭenRegulo de Kvantiteco (*)Regulo de kvaliteco (**)Regulo de prefero (***)Specialaj reguloj
Angla Damludo8x812      
Anti-Damludo8x812      
Ĉeĥa Damludo8x812x   x 
Angula Damludo8x812x   xPeonoj promocas nur en angulaj fakoj.
Unudirekta Damludo8x812x   xĈiuj peonoj movas kaj saltas samdirekten.
Paraŝuta Damludo8x812x   xParaŝutistoj ne havas saltantan preferencon.
Gotika Damludo8x816      
Turka Damludo8x816x x   
Alquerque5x512 x   Peonoj ne promocas.
Havaja damludo8x832 x   Peonoj ne promocas kaj mutoblaj saloj devas esti farata samdirekten.
Internacia Damludo10x1020xxx   
Rusa Damludo8x812xx   Se peono saltas al lasta linio, ĝi promocas kaj tuj povas salti plu.
Kanada Damludo12x1230xxx   
Taja Damludo8x88x    Damo devas salti al la unua fako post la supersaltita peco.
Brazila Damludo8x812xxx   
Portugala Damludo8x812x xx  
Itala Damludo8x812  xx Pli komplikaj reguloj por saltado.
Dameo8x818xxx  Peonoj povas fari lineajn movojn kaj ĉiuj pecoj povas salti nur ortogonale.
(*) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da peci (per multobla salto).
(**) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da promocitaj pecoj.
(***) Estas devige kapti per la promocita peco, se eble.

Angla Damludo

Starta pozicio kaj celo de la ludo

La Angla Damludo estas ludata sur normala 64 faka ŝaktabulo. La tota ludo uzas nur la malhelajn fakojn, kaj ĉiu ludanto komencas per 12 pecoj - peonoj, lokigita en la tri linioj ĉe la ludanta rando.



La celo de la ludo estas kapti ĉiujn kontraŭulaj pecojn, aŭ atingi pozicion, kie la kontraŭulo ne povas fari validan movon.


Movado de la pecoj

Peonoj nur povas movi unu paŝon diagonale antaŭen, ili ne povas movi malantauen. La sekva bildo montras ekzemplon de blanka peona movo.



Se peono atingas la kontraŭan randon de la tabulo (la lastan linion), ĝi transformiĝas al reĝo, plivastigante siajn moveblecojn per malantaŭa movo.




Kiel kapti kontraŭulajn pecojn

Se peono staras apud kontraŭula peco (antaŭdirekte) kaj la fako malantaŭ tiu peco estas vakanta, tiam la ludanto devas kapti la kontraŭulan pecon saltante supre kaj forigante ĝin de la tabulo. La kaptita peco aperas sub la tabulo (aŭ supre, depende de la tabula direkto) en la Kaptitaj Pecoj kampo por informi la ludanton pri la stato de la ludo.



Se estas eble salti super pliaj pecoj post salti unue, ankaŭ tiu peco devas esti kaptata. Tio estas, ke la ludanto povas kapti plurajn pecojn po unu movo.


La sama regulo aplikiĝas por reĝo, la nura diferenco estas, ke reĝoj povas kapti ankaŭ malantaŭen.



Aliaj gravaj reguloj

  • La ludanto povas nur salti super la kontraŭulaj pecoj, ne super la propraj.
  • La saltado estas deviga. BrainKing.com ne permesas "normalan" movon, se vi povas kapti unu aŭ pli kontraŭulajn pecojn en la aktuala pozicio.
  • Se la ludanto havas plurajn eblecojn por kapti kontraŭulajn pecojn, tiukaze li/ŝi povas elekti unu el tiu. Sed, se (en variaĵoj kun longaj saltoj), damo povas salti, la ludanto ne povas elekti peonon por salti.
  • La peono, kiu saltis super kontraŭulan pecon kaj transformigxis al reĝo (atingite la kontraŭan randon de la tabulo), ne devas kontinui kiel reĝo en ĉi tiu movo, se estus eble. Se peono transformiĝas al reĝo, la movo estas ĈIAM finita.

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Angla Damludo, Anti-Damludo, Ĉeĥa Damludo, Angula Damludo, Unudirekta Damludo, Paraŝuta Damludo, Gotika Damludo, Turka Damludo, Alquerque, Havaja damludo, Internacia Damludo, Rusa Damludo, Kanada Damludo, Taja Damludo, Brazila Damludo, Portugala Damludo, Itala Damludo, Dameo
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren