Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
blanka4782 (56.74 %)
nigra3463 (41.09 %)
Remisoj182 (2.15 %)

Alquerque

Alquerque estis ludita en antika Egipto antaŭ pli ol 3000 jaroj, kaj estis portita al Eŭropo en la 8a jarcento per Moor militistoj. Ĉi tiu ludo inspiris la nunan tutmonde tre popularan Damludon.

Starta pozicio kaj celo de la ludo

Ambaŭ ludantoj komencas kun 12 pecoj, lokigita sur specialaj kampoj/cirkloj (vidu la bildon):



La celo de la ludo estas kapti ĉiujn kontraŭulajn pecojn aŭ atingi pozicio, kie via kontraŭulo ne povas fari validan movon.

Movado de pecoj

Peonoj povas movi nur je unu paŝo antaŭen, diagonale antaŭen, aŭ horizontalen, ili ne povas movi malantaŭen. Ĉiuj movoj povas esti farata nur laŭ la linioj interligante la cirkloj. La sekvanta bildo montras ekzemplon de blanka peona movo.



Kiam peono atingas la kontraŭan randon de la tabulo (la lastan linion), ĝi ne povas movi plu, kaj devas resti tie ĝis la fino de la ludo (se ne povas salti, vidu la sekvantajn sekciojn).

Kiel kapti kontraŭulajn pecojn

Se peoco staras direkte apud kontraŭula peco (movdirekte), kaj la kampo malantaŭ ĉi tiu peco estas neokupita, tiam la ludanto devas salti super ĝin, kaj forigi ĝin de la tabulo. La kaptita peco aperos malsupre (aŭ supre, depende de tabula direkto) en la kaptitaj pecoj kampo por informi la ludantojn pri la statuso de la ludo.



Se, post saltado, eblas salti super plia peco, la ludanto devas kapti ankaŭ ĉi tiun pecon. Tio estas, ke la ludanto povas salti super pluraj pecoj per unu movo. Tiukaze (multoblaj saltadoj), la dua kaj la pliaj saltoj estas farebla ĉiudirekten, eĉ malantaŭen, eĉ se la unua aŭ aliaj saltoj finas sur lasta linio.

Aliaj gravaj reguloj

  • La ludanto povas nur salti super kontraŭulaj pecoj, ne super siaj propraj.
  • Salti estas devige. BrainKing.com ne permesas al vi, fari "normalan" movon, se vi povas kapti unu aŭ pli kontraŭulajn pecojn en la aktuala pozicio.
  • Se la ludanto havas pli da eblojn por kapti kontraŭulajn pecojn, li/ŝi povas selekti iun.
  • Peco staranta sur lasta linio (ne povanta fari alian movojn), povas salti super kontraŭula peco horizontale.
  • Peco ne povas reiri sur la cirklon, kie ĝi staris en la antaŭa movo.

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Angla Damludo, Anti-Damludo, Ĉeĥa Damludo, Angula Damludo, Unudirekta Damludo, Paraŝuta Damludo, Gotika Damludo, Turka Damludo, Alquerque, Havaja damludo, Internacia Damludo, Rusa Damludo, Kanada Damludo, Taja Damludo, Brazila Damludo, Portugala Damludo, Itala Damludo, Dameo
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren