Se nova vizitanto de BrainKing volas esplori ĝiajn paĝojn kaj strukturon sed ensalutado aŭ kontokreado,
tiam eblas eniri je la gasta moduso. Eblas fari tion klakate la ligon "Klaku ĉi tie por eniri en Gasta Moduso" sur la paĝo Enira punkto. Ĉar neniu informo estas en tiu moduso transsendata de la kliento al la servilo, nur publikaj paĝoj kaj publikaj informoj estas alireblaj. Ekzemple, gasto povas legi publikajn forumojn, sed ne povas skribi mesaĝojn, aŭ povas vidi publikajn ludojn sed ne povas vidi la dumludajn mesaĝojn. La ĉefa celo de la gasta moduso estas vidigi la publikajn paĝojn de BrainKing al serĉmaŝinoj por indeksigo, kio povas etendi la aron de ŝlosilvortoj rezultigantaj ligojn al nia ejo. Kompreneble estas aliaj eblaj uzoj - se vi volas montri ludon al amiko kiu ne regsitriĝis ĉe BrainKing , vi povas doni al li la URLon de la ludo, kaj li povos vidi la ludon sen ensalutado. Alivorte, la gasta moduso ebligas al uzantoj havi bazan imagon pri la kapabloj kaj ecoj de nia ejo antaŭ la decido ĉu krei konton aŭ ne.
(kaŝi) Ĉu lacigas vin meti ŝipojn aux spionado-pecojn komence de ludo? Vi povas iri al la Ludredaktiloj kaj stori kelkajn el via preferataj pozicioj por estonta uzo. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)