Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Helparo
Helparo - Registrado kaj salutado/adiaŭado - Enira punkto

2.1) Enira punkto

Estas rekomendite uzi nur http://BrainKing.com (aŭ http://BrainKing.cz kun defaŭlta ĉeĥa lingvo) kiel enira punkto por ĉi tiu paĝaro. La kialo estas, ke URL-oj de aliaj paĝoj povus ŝanĝiĝi estonte, sed la menciita URL ĉiam restos sama. Plue, se vi kreas ligilon al nia paĝaro (ekzemple de via persona retpaĝaro), kaj vi uzas nur ĉi-tiujn URL-ojn, ni povus ekhavi pli bonan rangon ĉe serĉiloj, kaj tiamaniere porti pli da novaj uzantoj al BrainKing, kaj plipopularigi ĉi-tiun paĝaron.
La enira punkto enhavas liston de malgrandaj flagoj (supre-dekstre), kiuj prezentas ĉiujn subtenatajn lingvojn ĉe BrainKing. Kiam vi volas ŝanĝi la lingvon, klaku sur la rilatan flagon, kaj la nova defaŭlta lingvo estas storata kiel "cookie" kaj iĝas la nova defaŭlta BrainKing-lingvo ĉe via komputilo.
Eblas ankaŭ difini la defaŭltan lingvon rekte en la URL aldonante lingvokodan sufikson. Ekzemple, se vi volas ligi al la franca versio de BrainKing, uzu jenan URL - http://BrainKing.com/fr - kaj ĉiu, kiu klakas sur ĉi-tiun ligilon, eniras rekte en la francan tradukon de BrainKing sen devi klaki sur la francan flagon. Tio povas utili, se vi volas aldoni BrainKing al via loka serĉilo aŭ al retportalo.
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren