Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
nigra6694 (48.99 %)
blanka6870 (50.28 %)
Remisoj98 (0.71 %)

Goo

Goo, ankaŭ konata kiel Weiqi, estas unu el la plej malnovaj ludoj de la mondo. Ĝi devenas el la antikva Ĉinio de inter 2000 a.k. kaj 200 a.k. Ĝi estas ludata sur 19x19-faka tabulo kun du aroj de ŝtonoj - nigraj kaj blankaj.

Komenca pozicio kaj celo de la ludo

La ludo komenciĝas kun neokupita tabulo, kie la kruciĝejoj estas uzataj por lokigi la ŝtonojn:



La celo de la ludo estas domini pli grandan teritorion ol la kontraŭludanto. La venkinto estas decidata kalkulante la poentojn de ambaŭ ludantoj, kaj la fina nombro de poentoj dependas de diversaj kriterioj (priskribitaj sube).

Kiel fari la movojn

La nigra ludanto komencas la ludon kaj metas ŝtonon sur neokupitan kruciĝejon. La blanka ludanto sekvas metante ŝtonon sur alian neokupitan kruciĝejon ktp. Aplikiĝas diversaj reguloj:
  • Ŝtonoj devas havi liberojn (neokupitajn najbarajn kruciĝejojn) por resti sur la tabulo. Ŝtonoj konektitaj per linioj estas nomataj ĉeno, kaj ili havas komunajn liberojn. La sekva bildo montras nigran ŝtonon kun kvar liberoj kaj blankan ŝtonon kun du liberoj:


  • Se ŝtono aŭ ĉeno de ŝtonoj estas ĉirkaŭfermita per ŝtonoj de la kontraŭulo, do ne havas plu liberojn, tiam ĝi estas kaptita kaj forigata de la tabulo. La sekva bildo montras ĉenon de blankaj ŝtonoj kaptitan de nigraj ŝtonoj (antaŭe kaj poste):


  • Oni ne povas meti ŝtonon sur kruciĝejon kie ĝi ne havus liberojn. Tamen, se ĉi-tiu movo rezultus al kaptado de kontraŭaj ŝtonoj, ĝi povas esti farata. La sekvanta bildo montras nigran grupon maldekstre (kie neniu blanka ŝtono povas esti lokigita) kaj alian nigran grupon dekstre (kie blanka ŝtono povas esti lokigita kaptante la nigran grupon):


  • Ŝtono ne povas esti metata sur kruciĝejon, se tiumaniere estiĝus pozicio, kiu ekzistis post la antaŭa movo de la sama ludanto. Ĉi-tio estas nomata Koo-regulo. La sekva bildo montras tian situacion - la nigra ludanto kaptis blankan ŝtonon, sed la blanka ludanto ne povas kapti la nigran ŝtonon per la sekvanta movo. Tamen, ŝi/li povas fari tion dum iu posta movo:


  • Se ludanto ne volas fari movon, li/ŝi povas klaki sur "Preterlasi ĉi-tiun movon". Se ambaŭ ludantoj faras tion sinsekve, la ludo finiĝas, kaj la bilanco de la ludo estas kalkulata (vidu sube).

Kiel fini la ludon

Post kiam ambaŭ ludantoj decidis, ke ili ne volas lokigi plu aliajn ŝtonojn kaj preterlasis siajn movojn, la ludo finiĝas kaj la teritorioj estas markataj. La sekva bildo montras ekzemplon de finita ludo (13x13-faka tabulo):



Por kalkuli la finan bilancon, la ludantoj devas marki mortajn ŝtonojn.
Ŝtono (aŭ grupo de ŝtonoj) estas nomata morta grupo se ĝi ne povas esti savita de kaptado de la kontraŭludanto. Aliflanke, se grupo neniam povas esti kaptita, ĝi estas nomata vivanta grupo. La sekva bildo montras vivantan nigran grupon (maldekstre) kaj mortan blankan grupon (dekstre):

La maldekstra grupo ne povas esti kaptita, ĉar ĝi havas du okulojn (neokupitan kruciĝejon sen liberoj), kaj ne eblas okupi ambaŭ sen malobei la regulojn. La dekstra grupo estas morta, ĉar la nigra ludanto povas kapti ĝin okupante la spacon per nigraj ŝtonoj, sendepende de tio, ĉu la blanka ludanto aldonas pliajn blankajn ŝtonojn al la grupo aŭ ne.
La ludanto, kiu daŭrigas post du preterlasataj movoj, povas klaki sur ajnan ŝtonon (blankan aŭ nigran) por marki ĝin kiel morta. Tia ŝtono estos markita per kruco por distingi ĝin de vivantaj ŝtonoj. Por fari ĉi-tiun proceduron pli rapida kaj facila, ĉiuj ŝtonoj en la sama regiono ĉirkaŭfermitaj per la kontraŭludanto estas ankaŭ markitaj kiel mortaj, se unu estas markita kiel morta. La sekva bildo montras pozicion post markado de unu nigra morta ŝtono kaj 7 blankaj mortaj ŝtonoj:



Dum realaj ludoj, la mortaj ŝtonoj estas forigataj de la tabulo fare de la ludantoj. BrainKing nur markas la ŝtonojn kaj lasas ilin sur la tabulo, ĉar ĉi-tio estas pli komforta por ludado laŭ movo post movo. Post kiam unu ludanto finis marki mortajn ŝtonojn kaj finis la movon, la fina pozicio estas montrata al la kontraŭulo, kaj li/ŝi estas demandata akcepti aŭ malakcepti. Se li/ŝi akceptas, la ludo estas finita, kaj la ludanto kun la plej alta rezulto venkas. Alikaze la ludo ne finiĝas, kaj la ludantoj povas lokigi pliajn ŝtonojn aŭ marki aliajn mortajn ŝtonojn post preterlaso de movo.

Kiel kalkuli la finan rezulton

Jen la formulo por kalkuli la finan rezulton por ambaŭ ludantoj:
  • fina rezulto = (nombro de teritoriaj spacoj kontrolataj de la ludanto) - (nombro de ŝtonoj kaptitaj de la kontraŭludanto) - (nombro de mortaj ŝtonoj de la ludanto)

Ĉar la nigra ludanto komencas la ludon, li/ŝi havas signifan avantaĝon. Por kompensi ĝin, sumo nomata komio estas subtrahata de la sumo de la nigra ludanto. Ĝi estas 5.5 ĉe 19x19-faka tabulo, 4.5 ĉe 13x13-faka tabulo kaj 3.5 ĉe 9x9-faka tabulo. Montru ni ree la lastan bildon:



La nigra ludanto kontrolas 7 spacojn supre kaj 22 spacojn dekstre sur la tabulo (teritorio ankaŭ estas kaŝita per la mortaj ŝtonoj de la kontraŭulo), konklude estas 29 totalaj poentoj de teritorio. 3 nigraj ŝtonoj estas kaptitaj kaj 1 estas morta, tiumaniere gvidanta al 25 poentoj restantaj. Sed la nigra ludanto devas subtrahi la komion, kio estas 4.5 por 13x13-faka tabulo - la fina rezulto estas 20.5 poentoj.
La blanka ludanto kontrolas 8 spacojn supre maldekstre, 4 spacojn supre dekstre kaj 21 spacojn malsupre ĉe la tabulo, konklude estas 33 totalaj poentoj de teritorio. 2 blankaj ŝtonoj estas kaptitaj kaj 7 estas mortaj. La fina rezulto de blanko estas 24 poentoj.
Blanko estas la venkinto de ĉi-tiu ekzempla ludo.


Se forta ludanto ludas ludon kontraŭ malforta kontraŭludanto, eblas fari la ludon pli interesa kaj pli egaligita per difino de malavantaĝo. Tio signifas ke la ludo estas difinita per nombro de ekstraj nigraj ŝtonoj, lokigitaj sur la tabulon kun la unua movo de la nigra (malpli forta) ludanto. Post lokigo de la avantaĝaj ŝtonoj, la ludo daŭras normale, lokigante po unu ŝtonon en ĉiu movo.
Ĉiuj ludoj kun (mal-)avantaĝo estas aŭtomate netaksataj.
Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Goo, Goo 9x9, Goo 13x13
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren