Потребителско име: Парола:
Регистрация на нов потребител
Отговорник: ghardh 
 BrainKing.eo

Преводач(и): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Списък с дискусии
Режим: Всеки може да публикува
Търси сред публикуваното:  

18. октомври 2005, 12:29:58
ghardh 
Относно: Esperanto ĉe BrainKing
Mallonga historio, la aktuala statuso, kaj la demando: Kiel daŭrigos?

La estinteco:
Mi komencis la esperantigon de BrainKing en aprilo. Ĝis tiam nur ekzistis la angla kaj ĉeĥa versioj. La portugala ĵus estis finfarita.
Estis pli ol 2000 temoj por traduki - malfacila tasko, pripensante ke mi mem okupiĝis pri la lingvo nur ekde ĉirkaŭ unu jaro.
Ĉi tiuj temoj estis ĉirkaŭ 1500 unaraj vortoj kaj grupoj de vortoj, sed ankaŭ ĉirkaŭ 500 kompletaj tekstoj, kiel la regularo, la demandaro, aŭ la helparo. Mi finfaris tiun taskon komence de junio, preskaŭ sola, nur fine mi havis iom da helpo de martinbr. Mi sciis, ke estis multaj eraroj, tamen mi fidis la estontecon por povi korekti ilin iom post iom.
Kaj estis nun la verda flago ĉe BrainKing!

La nuneco:
BrainKing plievoluigis kaj plievoluigos. Ekde tiam ni havas 9 novajn ludojn, multajn novajn kapablecojn, kaj novan helparon. La plejmulto estas esperantigita. Multaj plibonigojn kaj korektoj estas faritaj. Tamen ni denove havas pli ol 60 temojn netradukitaj kaj multaj neprilaboritajn proponojn por plibonigo. La ĉefaj taskoj estas la fintradukado de la nova helparo kaj la tradukado de la reguloj por Casablanca Hazarda Ŝako.
Sencay nun estas plia tradukanto por Esperanto.
Estas nun ĉi tiu forumo kaj alia forumo por ĉiuj tradukantoj. Ĉi tio estas granda helpo por plibonigi la tradukon, sed ankaŭ signifas pli aferoj por konsideri ...

La estonteco:
Evidente ni ne povas paŝi sammezure kun la plievoluigo de BrainKing.
Miaopinie ne sufiĉas, ke estas ia esperantlingva versio, sed devas esti bona versio. Malbona esperantigo fortimigas eventualajn uzantojn.
Pro tio mi petas pri plia subteno.
Jen mia propono:
Unu persono okupiĝu pri la regularo, inklude la mallonga priskribo de la ludoj (videble kiam oni difinas novan ludon).
Plia persono okupiĝu pri la helparo kaj la demandaro.
Tria persono okupiĝu pri la tralaborado de la ceteraj aferoj, inklude ekzemple la butiko aŭ la aferoj rilate la membreco.

Kiel vi pensas pri ĉi tio propono?
Sencay, ĉu vi plue restas ĉe?
Kiu volantas kiel tria persono?

Дата и час
Приятели на линия
Любими дискусии
Дружества
Подсказка на деня
Copyright © 2002 - 2024 Филип Рачунек, всички права запазени
Нагоре