Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Ludi ĉi tiun ludon

Statistikoj de venkitaj ludoj
ruĝa10930 (48.00 %)
nigra11098 (48.74 %)
Remisoj740 (3.25 %)

Ĉina Ŝako (Xiangqi)

Xiangqi, aŭ Ĉina Ŝako, estas tre ŝatata ludo en aziaj landoj. Oni kredas ke kaj Xiangqi kaj la klasika okcidenta ŝako evoluis el la origina barata ludo Ĉanturanga.

Starta pozicio kaj celo de la ludo

Xiangqi estas ludata sur rektangula tabulo kun 9 oble 10 fakoj. Malsame ol ĉe okcidenta Ŝako, la pecojn oni metas sur la lini-kruciĝojn, anstataŭ sur la kvadratojn. Ĉiu ludanto komencas la ludon per jenaj pecoj: 1 reĝo (aŭ generalo), 2 gardistoj (aŭ konsilistoj), 2 elefantoj (aŭ episkopoj), 2 kavaliroj (aŭ ĉevaloj), 2 turoj (aŭ ĉaroj), 2 kanonoj kaj 5 peonoj (aŭ soldatoj). La startpozicion montras la sekva bildo:



La kvadratetoj kun diagonalaj linioj nomiĝas ruĝa kaj nigra palaco, kaj la dika horizontala linio meze de la tabulo nomiĝas rivero.
La celo de la ludo estas matigi aŭ patigi la kontraŭulan reĝon.

Movado de la pecoj

Ĉiuj pecoj en Xiangqi (krom la kanono) uzas la samajn regulojn kaj pri movado kaj pri kaptado de kontraŭulaj pecoj. Kanonoj havas specialan regulon klarigotan malsupre.

Reĝo (Generalo)

Reĝo moviĝas unu lokon vertikale aŭ horizontale, ĝi ne povas moviĝi diagonale. Neniam ĝi rajtas eliri el sia palaco. Samkiel en normala ŝako, reĝo ne rajtas moviĝi al loko atakata de kontraŭula peco. Se reĝo estas atakata (estas en ŝako), tiam la koncerna ludanto devas tuj nuligi la ŝakon. Se tio ne eblas, la ludanto malvenkas la ludon.

Gardisto (Konsilisto)

Gardisto moviĝas unu lokon diagonale kaj same kiel reĝo, ĝi neniam rajtas eliri el sia palaco. Alivorte, ĉiu gardisto havas nur 5 eblajn lokojn ene de la palaca areo.

Episkopo (elefanto)

Elefantoj povas moviĝi ekzakte du lokojn diagonale kaj ili ne povas transiri okupitajn lokojn. Aldone, elefantoj ne rajtas transiri la riveron, ili devas resti en sia duono de la tabulo. Tio signifas ke ĉiu elefanto havas nur 7 eblajn lokojn.

Kavaliro (Ĉevalo)

Kavaliro moviĝas unu lokon vertikale aŭ horizontale, sekvote de unu loko diagonale eksteren. Estas grava diferenco inter okcidenta ŝako kaj Xiangqi ĉar kavaliro ne povas salti trans okupitaj lokoj. La bildo montras (per verdaj punktoj) ĉiujn eblajn movojn de la ruĝa kavaliro, ĉar la nigra peono blokas tiujn de la maldekstra flanko.

Turo (Ĉaro)

Turo moviĝas same kiel turo en normala ŝako - ajnan nombron da lokoj vertikale aŭ horizontale.

Kanono

Kanono moviĝas same kiel turo. Tamen, se kanono volas kapti kontraŭulan pecon, necesas fari tion saltante trans ekzakte unu alia peco (propra aŭ kontraŭula). La bildo montras pozicion kun ĉiuj ebla movoj (aŭ kaptoj) de la ruĝa kanono markitaj per verdaj punktoj (vidu verdan punkton en la nigra turo supre sur la tabulo).
The nigra kavaliro maldekstre ne povas kaptiĝi ĉar mankas tria peco inter ĝi kaj la kanono. La supra nigra turo povas kaptiĝi ĉar la kanono saltas trans la cannon ruĝa peono. Aliflanke, la dua nigra turo (dekstre) ne povas kaptiĝi ĉar la kanono saltus trans pli ol unu peco (nigra peono kaj ruĝa kavaliro).

Peono (Soldato)

Peonoj moviĝas nur unu lokon antaŭen kaj iliaj kaptomovoj estas simple la samaj (neniam ili iras diagonale). Kiam peono transiras la riveron, ĝia movkapablo pliiĝas je flanken-eblecoj - ĝi povas moviĝi unu lokon antaŭen aŭ horizontalen.
Peonoj ne transformiĝas en Xiangqi. Kiam peono atingas la lastan linion, ĝi povas plu moviĝi nur flanken.

Aliaj gravaj reguloj

  • Ludon oni venkas per matigado aŭ patigado de la kontraŭula reĝo. Tio estas grava diferenco inter ĉi-tiu ludo kaj la okcidenta ŝako, en kiu pato rezultigas remison.
  • Senĉesa ŝako estas malpermesata. Oni ne rajtas ŝakigi la kontraŭulan reĝon pli ol 3 fojojn sinsekve per la sama peco kaj la sama pozicio.
  • Ankaŭ senĉesa ĉasado de senprotekta kontraŭula peco estas malpermesata. Tio signifas ke oni ne rajtas ataki la saman kontraŭulan pecon (ne protektatan de alia kontraŭula peco) senĉese movante al kaj de la samaj du lokoj. La ludanto kiu kaŭzas tian situacion devas ĉesigi ĝin.
  • Reĝoj ne rajtas stari unu kontraŭ la alia en la sama malplena kolumno, devas esti almenaŭ unu alia peco inter ili en la sama kolumno. La bildo malsupre montras pozicion en kiu la ruĝa gardisto ne rajtas moviĝi ĉar la reĝoj estus malkaŝataj unu al la alia:

  • Se neniu ludanto povas devigi maton aŭ paton, la ludo rezultas je remiso

Ludi ĉi tiun ludon

Rigardu ankaŭ: Ŝako, Ĉina Ŝako, Japana Ŝako, Angula Ŝako , Fortresa Ŝako, Horda Ŝako, Cirkla Ŝako, Anti-Ŝako, Estinga Ŝako, Maharajah Ŝako, Tri-ŝaka Ŝako, Senluma Ŝako, Atoma Ŝako, Janusa Ŝako, Ambasadeja Ŝako, Ŝirma Ŝako, Freneza Ŝirma Ŝako, Cilindra Ŝako, Amazona Ŝako, Berolina Ŝako, Fischer Hazarda Ŝako, Legan Ŝako, Ĉeval-Stafeta Ŝako, Granda Ŝako, Capablanca Hazarda Ŝako, Los-Alamos-Ŝako, Ambigueca Ŝako, Mini-ŝogi, Ĵetkuba Ŝako, Reutiliga ŝako, Glaciepoka ŝako, Behemot Ŝako, Rikana Kata Ŝako, Ĉevalo-mata Ŝako, Konkurantaj reĝoj, Dice Chess 10x10, Massacre Chess
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren