Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Konsiletoj de la tago
Ĉi-tio estas listo de ĉiuj konsiloj de la tago. Se vi volas kontribui per via propra, bonvolu sendi ĝin al info@brainking.com aŭ en la mesaĝujon de Fencer.

  Konsileto Aŭtoro
1Se subite la paĝaro aperas en alia lingvo, simple klaku la flagon de via lingvo kaj ĝi reaperos normale.pauloaguia
2Se vi restigas la musmontrilon sur la piktogramo pri lia membreco, aperos ŝpruchelpilo kun liaj ĉefaj detaloj.pauloaguia
3Vi povas uzi la ligilon "Ludantoj" por trovi ludantojn el via lando.pauloaguia
4Se vi volas trovi kontraŭulon kiu ludas simile lerte kiel vi, rigardu la paĝon 'Taksaro' kaj en ls subpaĝo de la dezirata ludtipo trovu ludanton kun simila BKR. pauloaguia
5Se vi regule rigardas nur al kelkaj el la diskut-forumoj, vi povas aldoni ilin al viaj preferataj forumoj irante al la paĝo "Diskut-forumoj" kaj klakante "aldoni al preferataj forumoj".pauloaguia
6Se vi volas eltrovi pli pri iuj ludoj, vi povas rigardi en la sekcio "Ligiloj" ĉu vi trovas tie interesajn ligilojn.pauloaguia
7Kiam vi movas en ludo, vi povas elekti kio aperu poste, elektante la koncernan opcion en la listo apud la butono 'Sendi'.pauloaguia
8Vi povas sendi mesaĝon al viaj amikoj per unu sola klako: aldonu ilin al via amiko-listo kaj poste klaku la etan koverton apud ilia nomo.pauloaguia
9Se vi volas ŝpari rettrafikon, vi povas malpliigi la kvanton da informoj aperantaj en viaj paĝoj, en la Agorodoj. Provu ŝanĝi la nombron da ludoj en la Ĉefpaĝo kaj la nombron da mesaĝoj en ĉiu paĝo.pauloaguia
10Se vi ne volas ke aliaj uzantoj scius kion vi faras, tiukaze vi povas ŝalti kaŝitan statuson en Agordoj (nur pagantaj membroj).pauloaguia
11Vi povas uzi iom el la pli simplaj HTML-markoj en viaj mesaĝoj aŭ, se vi estas paganta mambro, vi povas uzi ankaŭ la riĉtekstan redaktilon.pauloaguia
12Se vi volas saluti iun en ties denaska lingvo, provu nian 'vortaron de ludanto', en la ligo "pli pri lingvoj" sub la flagoj.pauloaguia
13Se iu diris ion al vi en lingvo kiun vi ne komprenas, vi povas peti helpon en la forumo 'Languages'.pauloaguia
14Ĉu lacigas vin meti ŝipojn aux spionado-pecojn komence de ludo? Vi povas iri al la Ludredaktiloj kaj stori kelkajn el via preferataj pozicioj por estonta uzo.pauloaguia
15Ĉu vi daŭre malgajnas pro paso de tempolimo? Pagantaj membroj povas aktivigi aŭtomatan feriadon por aŭtomate uzi liberajn tagojn kiam ili pasigus tempolimon. pauloaguia
16Ĉu tedas vin klakadi du- aŭ trifoje por atingi tiun saman paĝon? Pagantaj membroj povas aldoni ĝin al sia kunteksta menuo.pauloaguia
17Ĉu momente vi ne havas ludojn por ludi? Krozu tra BrainKing, ĝi ofertas multe pli.pauloaguia
18Vi povas kontroli kiel BrainKing evoluis tra la tempo, legante la arkivon "Kio estas nova".pauloaguia
19Tenu vian eniran poŝtkeston pura arkivigante gravajn mesaĝojn kaj regule uzante la funkcion 'Nuligi ĉiujn mesaĝojn' en la enira poŝtkesto.pauloaguia
20Kelkaj turniroj ofertas premion kian pagitan membrecon aŭ kvanton da Brains al la venkanto.JackAwesome
21Ludu ludon realtempe kontraŭ enlinia kontraŭulo! Por ebligi tion, vi ambaŭ elektu la agon "Movi kaj resti ĉi tie" kiel preferita kaj reŝutu la paĝon per la klavo F5!TeamBundy
22Ĉu vi emas je ludo garantie finiĝonta post 2 horoj? Kreu novan ludon laŭ via prefero, elektu 'Tempo por ludo' kaj metu 'Tempo' al '0 tagoj, 1 horo', Bonifikacio al '0 tagoj, 0 horoj' kaj Tempolimo al '0 tagoj, 1 horo'.TeamBundy
23Se vi volas esti ĉiam avertita pri la lasta afiŝo en forumo, vi povas ricevi la afiŝo jn en via novaĵ-kliento klakante la RSS-simbolon supre dekstre en ĉiu forumo.pauloaguia
24Ĉu vi volas ludi pli da ludoj, sed malfacilas decidi kiuspecan ludon komenci? Aliĝu turniron kun hazarda ludspeco.pauloaguia
25Se vi alklakas la nomon de ludanto, kaj poste 'Finitaj ludoj', vi ricevos liston de finluditaj ludoj, poste alklaku nomon de ludspeco por ricevis superrigardon super ĉiuj tiuspecaj ludoj, poste alklaku denove la nomon de ludo, kaj vi ricevos tiun renkonton por rigardi kaj analizi.Servant
26Se vi volas ludi kontraŭ ludanto de simila nivelo, vi povas difini intervalon de BKR ĉe invito al nova ludo. Tiukaze neniu kun BKR ekster tiu intervalo povos vidi/akcepti ĝin,Katechka
27Atendante vian vicon, klaku "ŝanĝi" apud la vorto "Reŝarĝi" sur la ĉefpaĝo, poste ŝanĝu "Regenera periodo ..." al ekz. 30 sekundoj por ke via vico estu montrata pli rapide.Servant
28Uzu la notblokon por vidi kiel via karakteristiko aspektus kun html kodo antaŭ sendi ĝin. (Nur por pagitantaj membroj)rednaz23
29Se vi bezonas malnovan mesaĝon de elektita uzanto, klaku ties karakteristikon kaj uzu la ligilon "montri mesaĝojn de ĉitiu uzanto" supre en la paĝo.konec
30Se interesas vin la progreso de turniro en kiu vi ludas, vi povas diskuti pri ĝi kun viaj kontrauŭloj en la forumo de la turniro. HelenaTanein

Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren