用户名: 密码:
新用户注册
监管者: ghardh 
 BrainKing.eo

翻译者: ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


每页的消息:
讨论板列表
您未权限在该板张贴消息。只有最低脑兵级别的会员才允许张贴在该板。
状态: 所有人能发表
帖子搜索:  

22. 三月 2006, 09:07:15
linfan 
题目: Koncerne 'Ludo'
linfan修改(22. 三月 2006, 09:08:37)
En Svedio gxi estas nomata Fia. Fia havas kromajn regulojn sed la ideo estas la sama. En Fia vi povas komenci la ludon per unu aux ses.

En Finnlando gxi estas tre populara kaj estas ludata kun du kuboj. En Finnlando gxi nomigxas Kimble. La nomo ne signifas ion ajn, mi kredas ke gxi estas la fabrika nomo.

linfan

21. 三月 2006, 21:14:27
linfan 
题目: Pri "Ludo"
Kion vi opinius pri "Cxaso" aux "Cxaso-ludo"?

linfan

22. 十二月 2005, 10:28:16
linfan 
题目: Bonan Kristnaskon!
linfan修改(22. 十二月 2005, 10:28:55)
Bonan Kristnaskon al cxiuj!

estanto: vi decidu kiu el la proponoj al vi placxas. Vi nur demandis cxu estis aliaj proponoj - hehe. Mi cxiam klinigxas al la plej simpla el elektoj aux nomo kiu diras pri kio temas. Vi, do, decidu.

Brakumojn kaj kisojn,

linfan

19. 十二月 2005, 13:21:10
linfan 
题目: Mia propono
Mi proponas sferoranetoj aux sfere saltantaj ranetoj

19. 十月 2005, 00:26:43
linfan 
题目: korektoj
linfan修改(19. 十月 2005, 00:27:01)
Devas esti ludatendejo kaj ludreguloj, sed la redaktado ne funkcias ĉe mi - hehe.

19. 十月 2005, 00:15:42
linfan 
题目: Pliaj proponoj
linfan修改(19. 十月 2005, 18:36:26)
Saluton!

Mi volus proponi la sekvan koncerne la maldekstran kolumnon.

Ĉefpaĝo
Ludinvito
Ludate

ndejo
Turniroj
Teamaj turniroj
Venkintoj
Poentoj (?)
Frataroj
Cerboj (?)
Statistiko

Novaĵoj
Mia Karakteristiko
Notbloko
Registritaj ludantoj
Amikoj
Konektitaj ludantoj
Konektitaj kontraŭludantoj
Leterkesto
Ludredaktiloj




Butiko
Subtenu nin
Membrokotizoj
Agordoj
Serĉu
Ludregul

oj
Helpo
Oftaj demandoj
Kontaktu

Adiaŭu

Pri la vortoj kun demandosignoj mi ne scias ĉu ili estas la plej bonaj variantoj.

*** Linfan, mi provis korekti vian mesaĝon -
sed, mi ne povas fari pli bone :-( ESTANTO ***

17. 十月 2005, 00:03:05
linfan 
linfan修改(17. 十月 2005, 00:19:02)
Mi ankaŭ opinias ke via laboro ne estas vana. Ne maltrankviliĝu. Romo ne estis konstruita en unu tago. Mi ne uzas la esperantan paĝaron, ĉar ĝi konfuzigas min kaj mi ofte ne scias al kiu butono mi presu.

Sed mi provos alkutimiĝi :)

15. 十月 2005, 01:41:14
linfan 
Eh? Mi ne komprenis vian demandon? Mi uzas la anglan - mi sentas min pli hejmeca en la komputera ĉirkaŭaĵo per la angla. Sed mi opinias ke Esperanto estas mia plej kara lingvo, kaj mi kompreneble subtenas ĉiujn klopodojn por la disvastigo de ni kara lingvo :)

12. 十月 2005, 01:18:18
linfan 
题目: Ne rapidu :)
Mi ankaŭ komprenas ke la laboro estar herkulesa. Vi faru kion vi povas kiam vi havas la tempon. Mi nur proponas novajn aĵojn, kiam mi stumblas sur ilin - hehe.

Brakumante

linfan

10. 十月 2005, 22:53:59
linfan 
题目: Pli da ideoj
linfan修改(11. 十月 2005, 00:38:49)
Mi aŭskultis al Radio Esperanto hodiaŭ el Varsovio kaj notis ke oni uzis 1) leterkesto anstataŭ poŝtkesto.

Mi ankaŭ legis sur la reto ke la angla esprimo 'on-line' estas tradukata per 'konektite'. Eble oni tiukaze povus diri 2) 'konektitaj kontraŭludandoj' por Online opponents.

En la ludofenestro oni eble povus uzi 3) 'rezigni' por la angla 'resign' kaj 2) 'nuligi' por 'cancel'.

Kaj kiel mi antaŭe opiniis, oni uzu 5) 'forigi' aŭ 'forviŝi' por 'delete', kiam temas pri forigo de mesaĝo.

Espereble mi ne estas tro teda.

linfan

21. 九月 2005, 17:09:50
linfan 
题目: pri forigo de mesaĝo
linfan修改(22. 九月 2005, 20:34:02)
Nun ĝi funkcias. Mi do proponas ke vi ŝanĝu 'nuligu' al 'forigu' (wegnehmen).

Ĝuste pro tio mi ne ŝatas la vorton 'forsendu'. Miaopinie sufiĉas ke oni simple sendas mesaĝon. Kiel la mesaĝo iam atingus la ricevonton, se ĝi estos sendita for?

linfan

15. 九月 2005, 22:46:15
linfan 
题目: rilate forsendu, sendu kaj aliaj pensoj
Bonan laboron vi faras!

Mi multe pensis pri la vorto 'forsendu'. Ĉu vi ne pensas ke 'sendu' sufiĉus? Alia propono, kiam ĝi estus aplikebla, estus 'efektivigi' aŭ 'realigi' por efektivigi ion.

Mi ankaŭ notis ke ne ekzistas ebleco forviŝi aŭ forigi mesaĝon, nur respondi.

15. 九月 2005, 01:06:01
linfan 
题目: rilate "malfermigu la mesaĝredaktilon"
Mi ne komprenas la demandon. Sed certe ne malfermigu - devas esti malfermu, sen la sufikso -ig-. Ĉu vi volas diri "open the message editor"? Fermu la mesaĝredaktilon estus "Close the message editor".

6. 九月 2005, 00:17:45
linfan 
题目: pri infinitivo aŭ imperativo
Mi opinias ke vi uzu imperativon!

31. 八月 2005, 01:02:51
linfan 
Tio simple signifas ke ĉiuj aplikaĵoj estas tradukitaj en esperanto.

29. 八月 2005, 22:33:00
linfan 
题目: plibonigojn
Kara estanto!

Mi tion faros iom post iom. Mi devas ĉeki la linuksan tradukon de kde rilate ludojn unue. Sed mi esperas ke la afere ne hastas.

Vi faris bonan laboregon. Tiel ofte okazas ke troviĝas pli de kritikantoj ol aprezantoj.

Bravulo vi estas!

Ĝis baldaŭ.

26. 八月 2005, 23:26:04
linfan 
Anstataŭ 'abortigi' oni uzu 'rezignu'. Mi ankaŭ opinias ke sufiĉas per nur 'kuboj' anstataŭ 'ĵetkuboj'. Estas evidente al kio oni aludas. Mi aldonos pliajn sugestojn poste, se vi volas.

26. 八月 2005, 22:15:53
linfan 
Mi do devas iom pristudi unue - sed la vorto 'selekti' iomete malplaĉas al mi. Mi kredas ke en esperanto oni uzu la verbon 'elekti' aŭ simple 'preni' anstataŭ por la angla 'choose'

26. 八月 2005, 21:56:24
linfan 
题目: pri plibonigo kaj korektoj
Mi ankaŭ tre volonte helpos per la modifikado de la tekstoj, se mi taŭgos.

26. 八月 2005, 21:34:38
linfan 
题目: saluton
Saluton al ĉiuj!

Tre ĝojige ke ni fine ricevis esperantlingvan forumon. Kiam mi aliĝis, mi iris rekte al la forumoj kaj serĉis la esperantoforumon.

Dankon al vi, estanto, ke vi kreis la forumon.

日期和时间
在线的朋友
最喜欢的讨论板
朋友群
每日提示
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, 版权所有
回顶端