Потребителско име: Парола:
Регистрация на нов потребител
Отговорник: ghardh 
 BrainKing.eo

Преводач(и): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Съобщения на страница:
Списък с дискусии
Тук не Ви е разрешено да публикувате съобщения. Изисква се ниво на членство най-малко Мозъчна Пешка.
Режим: Всеки може да публикува
Търси сред публикуваното:  

16. октомври 2005, 16:43:46
Liontamer 
Относно: Re: esperanto au angla
estanto: Mi pensas ke via vidpunkto estas multe tro pesimista. Oni ne simple povas kalkuli: kiom da uzantoj estas necesaj post kiom da traduka laboro. Esperantigita versio de IU ne lingvorilata paĝaro estas tre valora kontribuaĵo al la disvastigo de la lingvo. Homoj, kiuj alie ne havas kontakton kun Eo povas vidi ĉi tie ke la lingvo ekzistas kaj ke ĝi estas uzata! Tio estas per si mem tre valora kaj eble eĉ intereson vekanta sperto.

Kaj se vi vere ŝatas kalkuli: 3 aŭ 4 esperantaj uzantoj inter 20000 uzantoj ĉi tie entute rezultas en 0,015 aŭ 0,02%. Mi ne konas la nombrojn de Esperantistoj en, ekzemple, Germanujo aŭ Svedujo, sed komparata kun la ĉi tieaj percentoj ni ricevus 12000 ĝis 16000 germanaj aŭ 1350 ĝis 1800 svedaj esperantistoj. Tio estas: personoj kiuj efektive uzas la lingvon dum iliaj ĉiutagaj vivoj.

Ne tro malbona proporcio, laŭ mia opinio. Do mi nur povas peti vin ke vi ne dubu tro longe kaj ke vi daŭrigu vian bonan laboron.

14. октомври 2005, 18:19:44
Liontamer 
Saluton,
estanto: ankaŭ mi ŝatas danki pro la esperantigita versio de "BrainKing"! Tre bona laboro! Cetere estas via kulpo ke mi venis ĉi tien ĉar mi legis vian karakteristikon sur "IYT" :)

Mi subtenas la proponon de linfan koncerne rezigni/nuligi. Kiam mi unuafoje intencis ludi alian movon mi vere hezitis klaki sur la butenon ĉar estas uzata la sama vorto kiel por "rezigni la ludon" ;) Kaj plia sensignifaĵo: sur la antaŭa paĝo oni povas "selecti" alian movon ;)

Alia rimarko estas pli gramatik-rilata: "Finu la movon per klaki sur unun el la forsendaj butenoj". Laŭ mia opinio "unu" ne estas deklinebla ĉar ĝi estas nur vorto por iu nombro. En tiu ĉi konekso ĝi estas uzata kiel nedifinita artikolo kiu ne ekzistas en Esperanto. Mi proponas ke oni uzas "iun" anstataŭe.

Sed mi nur povas ripeti ke estas tre ĝojebla povas uzi ĉi tiun paĝaron ankaŭ en Esperanto. Koran dankon pro tio!

Дата и час
Приятели на линия
Любими дискусии
Дружества
Подсказка на деня
Copyright © 2002 - 2024 Филип Рачунек, всички права запазени
Нагоре