Nombre de Usuario: Contraseña:
Registro de un Nuevo Usuario
Moderador: ghardh 
 BrainKing.eo

Traductor(es): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Mensajes por página:
Lista de boletines
No tienes autorización para escribir mensajes en este boletín. Para escribir mensajes en este boletín se require un nivel mínimo de membresía de Brain Peón.
Modo: Todo el mundo puede escribir
Buscar entre los mensajes:  

<< <   1 2 3 4   > >>
6. Diciembre 2009, 11:52:21
encio 
Asunto: enuigo
Saluton denove
Multa de ludoj estas enuigitaj se ili ne rapide ludas, kial lud-uzantoj enmetas "nefinitajn" tempon en siaj karakteristikoj?

5. Diciembre 2009, 23:39:12
encio 
Asunto: Kodoj
Mi havas ruĝan kodon, kion ĝi signifas?

4. Diciembre 2009, 11:58:50
encio 
Asunto: Re: Komencitaj ludoj
quankam:
Dankon. Ankaux mi gxojas renkontigi vin.
Se nombro de esperanta lingvuzantoj estas 3... vi mem, sencay k mi nur cxu?
Estas malricxega nombro...
Mi ankaux dezxiras al vi k viaj bonan Kristnaskigon k felicxan novjaron 2010.
Ankaux por komuneco da uzantoj k ludantoj.
Gxis revido

3. Diciembre 2009, 20:43:36
ghardh 
Asunto: Komencitaj ludoj
Saluton! Mi ĝojas vidi reen diskuton ĉe ĉi tiu forumo.

Mi estas tradukanto por la esperantlingva versio de BrainKing.
Volonte mi akceptus viajn proponojn por plibonigo de ĉi tiu versio.
Bonvolu sendi al mi viajn precizajn proponojn (kie, kio, kial).
Mi jam ŝanĝis "startitaj ludoj" al "komencitaj ludoj". :-)

Jes, encio, vi pravas la nombro de komencitaj ludoj de kelkaj ludantoj estas nekredebla.
Vidu ankaŭ ĉe Statistikoj / Finitaj ludoj.
Cetere, alia statistiko esas la nombro de ludantoj, kiuj usas la esperantlingva versio regule. La nombro estas 3 !?? (vidu ĉe Lingvoj).

Mi deziras al vi bonan adventotempon!

2. Diciembre 2009, 00:12:57
encio 
Asunto: VERE NEKREDEBLA
kid_game_2001
684 ludoj (maĉoj) komencitaj.
Estas praktike neebla movi korekte tutaj ludos malfermitaj.
Saluton

28. Noviembre 2009, 16:32:00
RimnLus 
Vi pravas

28. Noviembre 2009, 13:03:29
encio 
Asunto: Re: pardonpeto
RimnLus: Mi pardonpetas... duobla 'i' estas malklakado en klakaro.
Korekta vorto estus, laŭ mi, 'komencitaj ludoj'.
Dankon

27. Noviembre 2009, 14:22:35
RimnLus 
La reganto de la retejo apenaŭ regas esperanton, por la korektoj estu konsideritaj endas kontakti senpere lin/
kial "komenciita', sed ne "komencita'?

26. Noviembre 2009, 21:06:52
encio 
Asunto: Re: Promocii
encio:
Ankaŭ, laŭ mi, estus pli korekta diri "komenciita ludo" ol "startita ludo".
La dua estas pli angleca
Mi povas dendi al vi, dum mi legas k legas, plu da korektecoj, se vi volus kaj ne malŝatas al vi.
Dk

26. Noviembre 2009, 21:02:46
encio 
Asunto: Promocii
korkta verbo estas promocii, do, ni devas diri "promocio", promocia peono"...

24. Noviembre 2009, 15:10:44
encio 
*259* *53*

23. Noviembre 2009, 17:32:26
RimnLus 
(vorto), ekskuz' ^-^

23. Noviembre 2009, 17:31:23
RimnLus 
Cerboregantoj ni estu, belas la vurto =)
Plesuran ludadon al vi! :)

22. Noviembre 2009, 13:18:35
encio 
Asunto: Re: Saluton
encio:
ĉu eble mi devus diri 'brajnanoj' aŭ 'brajnkinganoj' aŭ 'cerboreĝanoj' ?
Tutmaniere BONSORTO por ĉiuj

22. Noviembre 2009, 13:12:41
encio 
Asunto: Saluton
Mi salutas ĉiujn bonkore kaj deziras al vi feliĉan Kristnaskon kaj Ĝoja Novjaro 2010.
Bona Ludo k Bonsorto por ĉiuj 'brainanoj'
Ĝis revido

24. Diciembre 2008, 11:55:23
ghardh 
Asunto: Gajan kristnaskon
kaj feliĉan novan jaron mi deziras al ĉiuj!

10. Mayo 2008, 12:01:06
ghardh 
Asunto: Re: Traduko
Modificado por ghardh (14. Junio 2008, 19:25:05)
Ninov: Temas pri la interpretado de la signifo de la elementoj sur la komputila ekrano.
Miaopinie la ekrano kontenas nur informojn aŭ ordonojn al la uzanto, ofte en mallongita maniero.
La buteno "serĉi" signifas "klaku ĉi tie por serĉi (ion)".

Mi tamen scias, ke ofte oni uzas la u-vortojn sur la butonoj.
Tiakaze la butonoj havas la funkcion de formulareto por ordoni ion al la komputilo (servilo).
La buteno "serĉu" signifas "klaku ĉi tie por sendi la ordono 'serĉu' al la komputilo".
Ŝajnas al mi, ke neniu de ambaŭ formoj estas malprava.

Ni havas nuntempe du tradukantoj, kiuj ne ĉiam uzas la samajn formojn.
Estus pli bone, ke la esperantlingva versio de ĉi tiu paĝaro aspektu unuforme.
Por tio mi petas ankorfoje vian opinion.
Ni ja havis diskuton antaŭ kelkaj jaroj pri tio.
Sencay, vi tiam skribis jenan BrainKing.eo (sencay, 2005-09-19 13:52:09)
Ĉu vi ŝanĝis vian opinion, ĉar vi uzas nun ofte la u-formon?

9. Mayo 2008, 12:28:45
Ninov 
Asunto: Re: Traduko
Kiamaniere oni povas eldoni sian erare senditan mesaĝon!

9. Mayo 2008, 12:24:47
Ninov 
Asunto: Traduko
Saluton al ĉiuj!

Mi estas novulo.

Ekuzante ĉi tiun sistemon mi trovas kelkajn tradukojn strangaj por miaj oreloj (okuloj). Ekzemple la frazo: "Finu la movon per klaki sur ian de la sendaj butonoj", ŝajnas al mi iom malglata. Unue mi opinias, ke oni devus skribi 'per klako' aŭ 'klakante' kaj entute mi tradukus: "Finu vian movon klakante unu el la sendaj butonoj".
En:

"Publika ludo (videble por aliaj ludantoj)" kaj "Stilo: Simple (ŝanĝi)", anstataŭ 'videble' kaj 'simple' mi uzus 'videbla' (la ludo estu videbla) kaj 'simpla'.(la stilo estu simpla).

Fine tajperaro:

"montruimesaĝojn de ĉi tiu uzanto" devus esti "montri mesaĝojn de ĉi tiu uzanto" aŭ "montru mesaĝojn de ĉi tiu uzanto". Mi preferus la duan, ĉar laŭ mi ni sendas ordonon al la sistemo kaj por mi estas iomete strange trovi en la sama paĝo:

"Mesaĝoj en paĝo: 50 [Ŝanĝi]"
kaj
"Serĉi en mesaĝoj: [Serĉu]"

Kiel mi jam skribis private al Gingher mi simple esprimas mian opinion, mi tute ne deziras ekdiskuti pri lingvaj temoj :), do se vi havas malsaman opinion simple ignoru la mian!

Amike.


Kiel mi jam skribis private al Gingher, mi simple esprimas mian opinion... vi faru laŭ via plaĉo :). Mi tute ne deziras ekdiskuti pri lingvaj problemoj.

Fine

montruimesaĝojn de ĉi tiu uzanto | ligilo
Temo: Re: Surmeto (ankorfoje)

18. Abril 2008, 12:52:37
sencay 
Asunto: Re: Surmeto (ankorfoje)
Via ideo estas tre bona. Faru tiel!

18. Abril 2008, 11:51:42
ghardh 
Asunto: Re: Surmeto (ankorfoje)
sencay: Miaopinie estas malfacile identigi "Surmeto" kiel triktaka variaĵo. Mi proponas nomi la ludon pli bone "surmeta triktrako". Kiel vi pensas pri tio?

2. Abril 2008, 09:13:24
sencay 
Asunto: Re: Surmeto
Jes, estas traduko, vidu http://users.hol.gr/~mmagirou/ :
Plakoto comes from the greek verb "plakono" which means to put something on top of something else (in the game to put a checker on top of an opponent's checker).

1. Abril 2008, 19:57:39
ghardh 
Asunto: Surmeto
Mi iom miras pri la esperanta nomo "surmeto" tradukanta la triktrakan variaĵon "plakoto". Ĉu tion estas la traduko de la greka vorto? Aŭ simple elpensita nomo?

9. Marzo 2008, 20:29:48
Tutagil 
On http://dama.yenisesler.net/
a site it is spent questionnaires with a question: On what site the
best it is possible to play Turkish checkers? I ask all to vote for our
fine Brain King.

1. Diciembre 2007, 10:38:20
LusiRimon 
Dankon! fin-fine tamen gi finis.

29. Noviembre 2007, 20:59:26
ghardh 
Asunto: Re:
OlaCapova: Kompreneble vi estas la venkinto de la ludo.
Se via kontraŭludanto ne akceptas la rezulton, mi proponas, ke vi informu Fencer. Simple sendu mesaĝon kun la ludnumero al li, kaj li finos la ludon kun korekta rezulto.

29. Noviembre 2007, 14:56:19
LusiRimon 
Sinijoroj goemuloj ,

imagu la situacion -
Goo 9x9 (Aysiama kontraŭ OlaCapova)

rezulto evidentas. Sed. Oponanto past du "pass" signas mortajn ĉiujn miajn ŝtonojn. Kompreneble mi malakceptas. Renovigas la ludon. Li denove pasas, eble en espero ke tiel eblas tiri ĝis eterno. Bedaŭrinde en ĉi servilo mankas opcio - re-markigi la "mortajn grupojn". Estas signifa manko tamen.

21. Septiembre 2007, 17:52:42
ghardh 
Asunto: Re:
OlaCapova: Dankon. Bedaŭre mi ne sufiĉe regas la rusan lingvon.

21. Septiembre 2007, 11:09:45
LusiRimon 
Asunto: Re:
Hieronymus:
Ĝi estas porkomencanta parto "Zaŭrik" de tradicia turniro "Igozaŭr", kiun orgaznizas rusia go-taĉmento, anoncoj estas publikataj en http://forum.kido.com.ru//index.php
(turnirtablo: http://forum.kido.com.ru//read.php?3,4723 ) rslingve, kompreneble.
Esperantigo okazos en kazo de esperantlingvaj dezirantoj.
"Igozaŭr" estas por ĉiuj dezirantoj, "Zaurik" po de 30 - ĝis 20 ku.

20. Septiembre 2007, 18:33:47
ghardh 
Asunto: Re:
Modificado por ghardh (20. Septiembre 2007, 18:34:49)
OlaCapova: Dankon pro la informo.
Kiu organizas la turniron? Kie onu povas anonci la partoprenon?
Kia estas la defino por komencanto? Mi mem estas ĉirkaŭe 18k.

19. Septiembre 2007, 21:15:30
LusiRimon 
En proksima tempo startos turniro por go-komencantoj en DragonGoServer. Kutime ruslingva, de ĉi foje la turniro povas iĝi ankaŭ .e-ta. Okaze de partopren-deziro anoncu sin ĉi tie ĝis 25 de septembro.

2. Junio 2007, 16:13:40
LusiRimon 
Jes, dum lasta semajno gxi konstante aspektas tiel, dauxre, en cxiuj ludoj, ne nur cxe mi, - mi petis konatulon el Rusio kontroli per IE - li vidas la saman.

2. Junio 2007, 15:00:16
ghardh 
Asunto: Re:
OlaCapova:
Mi mem ludas Goon kaj uzas IE. Sed mi nur povas observi tiun problemon kiel pretertempa fenomeno dum la kreado de la pagxo sur la ekrano, kaj ne cxiam sed nur kelkfoje.
Cxu la bildo de la ludtabulo estas dauxre erara cxe vi?

2. Junio 2007, 14:28:03
LusiRimon 
Estimataj sinjoroj - problemeto aperis.
En go-ludado.
Mi uzas IE - ludtabulo en gxi dum lasta semajno akceptis ege neoportunan aspekton: kun malbelaj helaj kromlinioj gorizontalaj, meze de cxiu vico.
(Io simila parte videblas ankaux en Opera).
Cxu eblas transdoni la remarkon al iu, kiu povas ordigi la programon?
Antauxdankon =)

23. Abril 2007, 22:07:44
LusiRimon 
Asunto: Re:pri ĉi servilo
Mi komprenas. Grandab dankon pro la klarigo!

23. Abril 2007, 16:22:35
sencay 
Asunto: Re: Mi interesigxas pri ĉi servilo
La estro daŭre aldonas novajn ludojn. Se vi povas klare priskribi al li la regulojn, tiam vi havas bonan ŝancon.

23. Abril 2007, 15:51:36
LusiRimon 
Asunto: Mi interesigxas pri ĉi servilo
Hieraŭ mi bonhazarde trafis en la paĝaron, estas tre plaĉa loko.
La demando estas ekzemple jena - ĉu la mastroj akceptas proponojn pri disvas tigo de ludo-listo?
Kiel "Atari-goo" aŭ "Punktoj" ?

Saluton al ĉiuj!

17. Enero 2007, 21:05:20
ghardh 
Asunto: Kiel nomigi la ludojn pli bone?
Kelkaj ludoj ĉi tie ankoraŭ havas nomojn, kiuj ne estas konforme al la reguloj de esperanta lingvo, aŭ eĉ povas esti miskomprenataj. Pro tio mi proponas jenajn novajn nomojn: Ŝogio, Ŝaversio, Penteo, Reversio, Jarmoo - antaŭe finintaj per -i, -e aŭ -o. Miaopinie ni daŭrigu kun Alquerque (ne konfuzeble kun ia esperanta vorto), PahTum kaj Tablut (finintaj per konsonanto). Mi estas necerte, ĉu pli bone uzi Ataks aŭ Atakso.
Kiel vi opinias?

11. Enero 2007, 20:32:27
ghardh 
Asunto: Pliaj traduktoj
Mi tradukis pliajn regulojn:
Konektu 6, Linioj de aktivo, Kirlitaj ovoj.

10. Enero 2007, 10:02:23
sencay 
Asunto: Re: Pri la uzado de la streketo
Mi kontrolis en PMEG:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html
kaj konstatis ke vi tute pravas:
"Ĉi estas aparta vorto. Ne uzu dividostrekon."
Mi devas tute ŝanĝi mian kutimon.
Dankon pro via atentigo.
Lars

9. Enero 2007, 18:30:53
ghardh 
Asunto: Pri la uzado de la streketo
Modificado por ghardh (9. Enero 2007, 19:09:48)
Mi dankas pro via korektado. Tamen mi ne tute konsentas kun via maniero uzante la streketo.
Miaopinie oni uzas la streketo nur inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio.
Speciale la uzo de "ĉi-tie" kaj "ĉi-kio" ŝajnas al mi esti malkorekta.

Vidu: http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm:


PRI LA VORTOJ KUN “ĈI”
Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e.
skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

Kiel vi pensas pri tio?

8. Enero 2007, 11:14:32
sencay 
Asunto: Re: Goo-reguloj
Bona laboro, Gerhard!
Mi korektis kelkajn eraretojn.
Mi proponas ke vi (kaj aliaj) rekontrolu.
Amike
Lars

7. Enero 2007, 17:52:46
ghardh 
Asunto: Goo-reguloj
Mi tradukis la ludregulojn por Goo.
Ĉu eble vi volas korekti miajn erarojn?

31. Diciembre 2006, 12:20:19
ghardh 
Asunto: 2007
Bonan Novan Jaron al chiuj mi deziras!

13. Noviembre 2006, 16:49:18
sencay 
Asunto: matĉo -> renkonto
Ĉar neniu kontraŭis, mi plenumis la ŝanĝon ĉie, kie mi renkontis la vorton.

3. Noviembre 2006, 18:30:25
ghardh 
Asunto: Re:
Modificado por ghardh (5. Noviembre 2006, 11:59:31)
sencay: Bonvolu shanghu lau via opinio. Dankon.

3. Noviembre 2006, 09:52:37
sencay 
Mi proponas anstataŭi la vorton 'ekscesi' per esprimo 'pasigi tempolimon'

30. Octubre 2006, 17:29:08
sencay 
Asunto: Re: misskribo
Mi proponas entute anstataŭi la vorton
'maĉo/matĉo' per la vorto 'renkonto'.

Serg skribis:
estas maĉo anstataŭ matĉo en la sekva aŭtomata mesaĝo:
"La ludo estas parto de multpoenta maĉo, kiu ne estas finita."

24. Julio 2006, 19:34:24
The Badger 
dankon!

24. Julio 2006, 18:15:18
sencay 
Asunto: Re: Learning Esperanto

<< <   1 2 3 4   > >>
Fecha y hora
Amigos conectados
Foros favoritos
Comunidades
Consejo del día
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, todos los derechos reservados.
Volver a arriba