Brugernavn: Kodeord:
Ny bruger registrering
Moderator: ghardh 
 BrainKing.eo

Oversætter(e): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Liste over diskussionsborde
Tilstand: Alle kan skrive
Søg i meddelelser:  

16. Oktober 2005, 16:43:46
Liontamer 
Emne: Re: esperanto au angla
estanto: Mi pensas ke via vidpunkto estas multe tro pesimista. Oni ne simple povas kalkuli: kiom da uzantoj estas necesaj post kiom da traduka laboro. Esperantigita versio de IU ne lingvorilata paĝaro estas tre valora kontribuaĵo al la disvastigo de la lingvo. Homoj, kiuj alie ne havas kontakton kun Eo povas vidi ĉi tie ke la lingvo ekzistas kaj ke ĝi estas uzata! Tio estas per si mem tre valora kaj eble eĉ intereson vekanta sperto.

Kaj se vi vere ŝatas kalkuli: 3 aŭ 4 esperantaj uzantoj inter 20000 uzantoj ĉi tie entute rezultas en 0,015 aŭ 0,02%. Mi ne konas la nombrojn de Esperantistoj en, ekzemple, Germanujo aŭ Svedujo, sed komparata kun la ĉi tieaj percentoj ni ricevus 12000 ĝis 16000 germanaj aŭ 1350 ĝis 1800 svedaj esperantistoj. Tio estas: personoj kiuj efektive uzas la lingvon dum iliaj ĉiutagaj vivoj.

Ne tro malbona proporcio, laŭ mia opinio. Do mi nur povas peti vin ke vi ne dubu tro longe kaj ke vi daŭrigu vian bonan laboron.

Dato og klokkeslæt
Venner online
Favoritborde
Sammenslutninger
Dagens tip
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, all rights reserved.
Tilbage til toppen