Spelersnaam: Wachtwoord:
Registratie voor nieuwe spelers
Toezichthouder: ghardh 
 BrainKing.eo

Vertaler(s): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Berichten per pagina:
Forumlijst
U hebt geen toestemming om berichten op dit forum achter te laten. Het minimaal vereiste lidmaatschap om berichten op dit forum achter te mogen laten is Brain Paard.
Modus: Iedereen kan berichten achterlaten
Zoek in berichten:  

<< <   1 2 3 4   > >>
23. november 2005, 08:50:17
sencay 
Mi proponas ŝanĝi la enkondukan tekston de nia forumo jene:
Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.
Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

23. november 2005, 10:51:43
ghardh 
Mi ŝanĝis la tekston laŭ via propono.
Atentu, ke ni nun akceptos demandojn en ajnaj lingvoj. - Esperu ni, ke neniu uzos Svahilon ;-)

23. november 2005, 10:55:48
sencay 
Kion vi havas kontraŭ svahilo?

23. november 2005, 11:57:24
ghardh 
Onderwerp: Re:
sencay: Kompreneble mi havas nenion kontraŭ svahilo aŭ hinda aŭ china aŭ ia alia lingvo!
Mi eĉ estus feliĉa, se mi regus ilin.
Mi timas tamen, ke ni devus serĉi tradukiston tiukaze.

23. november 2005, 12:05:37
sencay 
Do ni sercxu. Ni ne diskriminaciu kontraux iu ajn lingvo, laux mi.

23. november 2005, 12:48:55
ghardh 
Onderwerp: Re:
sencay: Vi absolute pravas!
Ni distingighas de aliaj lingvo-specifaj forumoj per tio, ke ni akceptas aliajn lingvojn.
Tio estas konforma kun la filozofio de Esperanto: Ne anstatauigi aliajn lingvojn, sed prosperigi ilian diversecon.

27. november 2005, 11:00:06
ghardh 
Onderwerp: Ligiloj
Mi aldonis malgrandan sekcion de interesaj ligiloj.
Eble ankau vi havas tiurilatajn proponojn?

10. december 2005, 15:52:46
ghardh 
Onderwerp: Globa ranetoj
Mi tradukis la regulojn por la nova ludo.
Tamen mi bezonas vian konsilon:
Kio estas la plej bona nomo por tiu variajho:
Glob-ranetoj, Globa ranetoj, au Globaj ranetoj?
La lasta propono shajnas indiki al mi, ke la ranetoj mem estus globformaj ...

12. december 2005, 10:46:00
sencay 
Onderwerp: Re: Globa ranetoj
Mi proponas:
Ranetoj sur sfero

14. december 2005, 11:51:12
sencay 
Onderwerp: Re: Globa ranetoj
Cxu mia propono malplacxas?

15. december 2005, 18:37:33
ghardh 
Onderwerp: Re: Globa ranetoj
sencay: Chefe plachas.
Chu estas aliaj proponoj?

19. december 2005, 13:21:10
linfan 
Onderwerp: Mia propono
Mi proponas sferoranetoj aux sfere saltantaj ranetoj

20. december 2005, 15:20:01
ghardh 
Onderwerp: Re: Mia propono
linfan: Chu vi ankau akceptis la prponan de sencay?
... mi intertempe shanghis la nomon tiamaniere ...

22. december 2005, 10:28:16
linfan 
Onderwerp: Bonan Kristnaskon!
Aangepast door linfan (22. december 2005, 10:28:55)
Bonan Kristnaskon al cxiuj!

estanto: vi decidu kiu el la proponoj al vi placxas. Vi nur demandis cxu estis aliaj proponoj - hehe. Mi cxiam klinigxas al la plej simpla el elektoj aux nomo kiu diras pri kio temas. Vi, do, decidu.

Brakumojn kaj kisojn,

linfan

23. december 2005, 19:27:31
ghardh 
Onderwerp: Gajan Kristnaskon
Gajan Kristnaskon al chiuj!

17. januari 2006, 18:33:39
ghardh 
Onderwerp: Mikaelo Bronshtejn
Hierau gastis en Berlino Mikaelo Bronshtejn, la konata rusa esperantista kantisto, verkisto, kaj tradukisto.
En "Chielarkan Domon" (renkontejon por infanoj kaj junuloj) venis chirkau 25 spektantoj.
Mikaelo Bronshtejn estas simpatia homo. La arangho estis tamen iomete senverva.
Li rakontis multe (precipe pri lia tempo en Sovet-Unio), kaj kantis kelkajn kantojn.
Liaj kantoj estas simplaj, kvazau popolkante. Kiel kantisto Mikaelo Bronshtejn miaopinie ne estas elstara.
Sed mi pensis, ke la tekstoj estas interesaj kaj bonaj.
Bedaure mia Esperanto ne estas sufiche bona, por povis kompreni pli ol la cheftemojn.
Do la arangho bedaure ne konformis miajn atendojn.
Almenau mi achetis la libron "Pikniko che vojrando", sciencfikcian romanon
de fratoj Strugatskij, esperantigis de Mikaelo Bronshtejn.
(Eble iu konas la rusa filmo "Stalker", kiu furoris antau 15 jaroj, kaj
estis farita lau motivoj de chi tio romano.)
Tiamaniere mi povis plivastigi mian malgrandan esperantan librareton :-)

23. januari 2006, 12:52:34
sencay 
Onderwerp: Re: Mikaelo Bronshtejn
Ankaux cxe ni en Duisburg okazis sukcesa koncerto kun li kaj du aliaj gastoj.
Jes, lia muziko estas tipa barda muziko:
Gravas la enhavo, la mesagxo, la teksto subtenata de la muzika arangxo. Mi ne atendis elstaran kantistan vocxon, do mi estis plene kontenta.
Domagxe ke via lingvokono ne permesis gxui la tekstojn. Mi deziras al vi bonan progreson!

23. januari 2006, 18:17:46
ghardh 
Onderwerp: Re: Mikaelo Bronshtejn
sencay: Mi havas kelkajn eperantlingvajn KDjn (nenion de Bronshtejn, char vershajne muzike ne sufiche interesa por mi).
Miaj favoritoj estas "Esperanto Desperado".
Tiukaze pli facilas kompreni, char oni povas audi chiam denove, kaj kompreneble char estis tekstolibreto ;-)

3. februari 2006, 11:40:34
sencay 
Onderwerp: Global_GameGroup4
Mi sxangxis de 'Backgammon' al 'Triktrako', cxu en ordo?

3. februari 2006, 20:17:55
ghardh 
Onderwerp: Re: Global_GameGroup4
sencay: Bone. Mi ne rimarkas, ke tio vorto estis uzata tie.

23. februari 2006, 10:12:54
sencay 
Onderwerp: Challenge
Mi vidas ke vi tradukis per 'elvoko'.
Mi emas traduki per 'defio'.
Kion vi pensas?

23. februari 2006, 21:12:07
ghardh 
Onderwerp: Re: Challenge
sencay: Vi pravas. "Defio" estas pli bona.

10. maart 2006, 10:54:02
sencay 
Onderwerp: "Ludo"
Kontraste al naciaj lingvoj, ne estas eldonejoj kiuj produktas komerce ludojn en Esperanto. Tial mi suspektas ke multaj ludoj ne havas stabilan nomon en nia lingvo, inkluzive de "Ludo". Post reta esplorado mi konstatis, ke multaj lingvoj konas ĝin per traduko de la germana "Mensch ärgere Dich nicht!". Tial mi proponas "Ne ĉagreniĝu". Kion vi opinias?

10. maart 2006, 17:50:51
ghardh 
Onderwerp: Re: "Ludo"
sencay: Kiel germano mi kompreneble konsentas ;-)
Alikaze mi pensas, ke "Mensch ärgere dich nicht!" estas protektita nomo. Por tio ekzistas variajhojn de tio ludo ankau kun aliaj nomoj, ekzemple "Raus!" (eljheti/eljhetado). Eble ni pli bone elektu tian nomon.

10. maart 2006, 17:54:32
sencay 
Onderwerp: Re: "Ludo"
Mi sercxas nomon, kiun lauxeble multaj konektas tuj kun la celata ludo. Sed mi estas tute ne certa, kiu nomo plenumus tiun deziron. Kaj dum ni estas tiel malmultaj cxi-tie, ja ankaux ne havas sencon enketi.

10. maart 2006, 18:06:57
ghardh 
Onderwerp: Re: "Ludo"
sencay: Mi supozas, ke la chekha nomo "Člověče nezlob se" uzanta chi tie signifas la saman kiel nia germana. Do uzu "Ne ĉagreniĝu".

21. maart 2006, 21:14:27
linfan 
Onderwerp: Pri "Ludo"
Kion vi opinius pri "Cxaso" aux "Cxaso-ludo"?

linfan

21. maart 2006, 22:08:51
ghardh 
Onderwerp: Re: Pri "Ludo"
linfan: Mi supozas, ke vi ankau konas chi tion ludon en Svedio. Kiel oni nomas ghin che vi?

22. maart 2006, 09:07:15
linfan 
Onderwerp: Koncerne 'Ludo'
Aangepast door linfan (22. maart 2006, 09:08:37)
En Svedio gxi estas nomata Fia. Fia havas kromajn regulojn sed la ideo estas la sama. En Fia vi povas komenci la ludon per unu aux ses.

En Finnlando gxi estas tre populara kaj estas ludata kun du kuboj. En Finnlando gxi nomigxas Kimble. La nomo ne signifas ion ajn, mi kredas ke gxi estas la fabrika nomo.

linfan

25. mei 2006, 11:11:02
ghardh 
Onderwerp: Pass
Hodiau mi ne komprenis mian propran tradukon :-(
In Goo-ludo mi serchis eblon por "pass".
Nur estas la ligilo "Rezigni pri ĉi-tiu movo".
Mi substituis la tekston per "Intermiti ĉi-tiun movon".

25. mei 2006, 15:26:52
sencay 
Onderwerp: Re: Pass
"Intermiti" enhavas la ideon de regula, perioda reveno.
Kio estas la problemo pri "Rezigni pri ĉi-tiu movo"?

25. mei 2006, 16:16:23
ghardh 
Onderwerp: Re: Pass
sencay: Se "intermiti" ne estas konvene, chu eble "preterlasi" au "transsalti"?
"Rezigni" havas la asociadon de rezigni la ludon.

25. mei 2006, 19:15:44
sencay 
"preterlasi" bonas

2. juni 2006, 20:50:18
Serg 
Onderwerp: misskribo
estas maĉo anstataŭ matĉo en la sekva aŭtomata mesaĝo:
"La ludo estas parto de multpoenta maĉo, kiu ne estas finita."

23. juli 2006, 21:10:48
The Badger 
Onderwerp: Learning Esperanto
Hi, sorry for not being an Esperantisto. I'm interested in learning the language and was wondering where to begin. I have applied twice through the Viva Esperanto site but have had no response.

24. juli 2006, 18:15:18
sencay 
Onderwerp: Re: Learning Esperanto

24. juli 2006, 19:34:24
The Badger 
dankon!

30. oktober 2006, 17:29:08
sencay 
Onderwerp: Re: misskribo
Mi proponas entute anstataŭi la vorton
'maĉo/matĉo' per la vorto 'renkonto'.

Serg skribis:
estas maĉo anstataŭ matĉo en la sekva aŭtomata mesaĝo:
"La ludo estas parto de multpoenta maĉo, kiu ne estas finita."

3. november 2006, 09:52:37
sencay 
Mi proponas anstataŭi la vorton 'ekscesi' per esprimo 'pasigi tempolimon'

3. november 2006, 18:30:25
ghardh 
Onderwerp: Re:
Aangepast door ghardh (5. november 2006, 11:59:31)
sencay: Bonvolu shanghu lau via opinio. Dankon.

13. november 2006, 16:49:18
sencay 
Onderwerp: matĉo -> renkonto
Ĉar neniu kontraŭis, mi plenumis la ŝanĝon ĉie, kie mi renkontis la vorton.

31. december 2006, 12:20:19
ghardh 
Onderwerp: 2007
Bonan Novan Jaron al chiuj mi deziras!

7. januari 2007, 17:52:46
ghardh 
Onderwerp: Goo-reguloj
Mi tradukis la ludregulojn por Goo.
Ĉu eble vi volas korekti miajn erarojn?

8. januari 2007, 11:14:32
sencay 
Onderwerp: Re: Goo-reguloj
Bona laboro, Gerhard!
Mi korektis kelkajn eraretojn.
Mi proponas ke vi (kaj aliaj) rekontrolu.
Amike
Lars

9. januari 2007, 18:30:53
ghardh 
Onderwerp: Pri la uzado de la streketo
Aangepast door ghardh (9. januari 2007, 19:09:48)
Mi dankas pro via korektado. Tamen mi ne tute konsentas kun via maniero uzante la streketo.
Miaopinie oni uzas la streketo nur inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio.
Speciale la uzo de "ĉi-tie" kaj "ĉi-kio" ŝajnas al mi esti malkorekta.

Vidu: http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm:


PRI LA VORTOJ KUN “ĈI”
Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e.
skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

Kiel vi pensas pri tio?

10. januari 2007, 10:02:23
sencay 
Onderwerp: Re: Pri la uzado de la streketo
Mi kontrolis en PMEG:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html
kaj konstatis ke vi tute pravas:
"Ĉi estas aparta vorto. Ne uzu dividostrekon."
Mi devas tute ŝanĝi mian kutimon.
Dankon pro via atentigo.
Lars

11. januari 2007, 20:32:27
ghardh 
Onderwerp: Pliaj traduktoj
Mi tradukis pliajn regulojn:
Konektu 6, Linioj de aktivo, Kirlitaj ovoj.

17. januari 2007, 21:05:20
ghardh 
Onderwerp: Kiel nomigi la ludojn pli bone?
Kelkaj ludoj ĉi tie ankoraŭ havas nomojn, kiuj ne estas konforme al la reguloj de esperanta lingvo, aŭ eĉ povas esti miskomprenataj. Pro tio mi proponas jenajn novajn nomojn: Ŝogio, Ŝaversio, Penteo, Reversio, Jarmoo - antaŭe finintaj per -i, -e aŭ -o. Miaopinie ni daŭrigu kun Alquerque (ne konfuzeble kun ia esperanta vorto), PahTum kaj Tablut (finintaj per konsonanto). Mi estas necerte, ĉu pli bone uzi Ataks aŭ Atakso.
Kiel vi opinias?

23. april 2007, 15:51:36
LusiRimon 
Onderwerp: Mi interesigxas pri ĉi servilo
Hieraŭ mi bonhazarde trafis en la paĝaron, estas tre plaĉa loko.
La demando estas ekzemple jena - ĉu la mastroj akceptas proponojn pri disvas tigo de ludo-listo?
Kiel "Atari-goo" aŭ "Punktoj" ?

Saluton al ĉiuj!

23. april 2007, 16:22:35
sencay 
Onderwerp: Re: Mi interesigxas pri ĉi servilo
La estro daŭre aldonas novajn ludojn. Se vi povas klare priskribi al li la regulojn, tiam vi havas bonan ŝancon.

<< <   1 2 3 4   > >>
Datum en tijd
Aanwezige vrienden
Favoriete Forums
Genootschappen
Tip van de dag
Copyright © 2002 - 2025 Filip Rachunek, alle rechten voorbehouden.
Terug naar boven