Nom d'utilisateur: Mot de passe:
Enregistrement d'un nouveau membre
Modérateur: ghardh 
 BrainKing.eo

Traducteur(s): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Messages par page:
Liste des forums de discussions
Vous n'êtes pas autorisé de poster des messages dans ce forum. Le niveau d'adhésion minimal requis pour poster dans ce forum est Pion.
Mode: Tout le monde peut poster
Recherche dans les messages:  

<< <   1 2 3 4   > >>
23. Juillet 2006, 21:10:48
The Badger 
Sujet: Learning Esperanto
Hi, sorry for not being an Esperantisto. I'm interested in learning the language and was wondering where to begin. I have applied twice through the Viva Esperanto site but have had no response.

2. Juin 2006, 20:50:18
Serg 
Sujet: misskribo
estas maĉo anstataŭ matĉo en la sekva aŭtomata mesaĝo:
"La ludo estas parto de multpoenta maĉo, kiu ne estas finita."

25. Mai 2006, 19:15:44
sencay 
"preterlasi" bonas

25. Mai 2006, 16:16:23
ghardh 
Sujet: Re: Pass
sencay: Se "intermiti" ne estas konvene, chu eble "preterlasi" au "transsalti"?
"Rezigni" havas la asociadon de rezigni la ludon.

25. Mai 2006, 15:26:52
sencay 
Sujet: Re: Pass
"Intermiti" enhavas la ideon de regula, perioda reveno.
Kio estas la problemo pri "Rezigni pri ĉi-tiu movo"?

25. Mai 2006, 11:11:02
ghardh 
Sujet: Pass
Hodiau mi ne komprenis mian propran tradukon :-(
In Goo-ludo mi serchis eblon por "pass".
Nur estas la ligilo "Rezigni pri ĉi-tiu movo".
Mi substituis la tekston per "Intermiti ĉi-tiun movon".

22. Mars 2006, 09:07:15
linfan 
Sujet: Koncerne 'Ludo'
modifié par linfan (22. Mars 2006, 09:08:37)
En Svedio gxi estas nomata Fia. Fia havas kromajn regulojn sed la ideo estas la sama. En Fia vi povas komenci la ludon per unu aux ses.

En Finnlando gxi estas tre populara kaj estas ludata kun du kuboj. En Finnlando gxi nomigxas Kimble. La nomo ne signifas ion ajn, mi kredas ke gxi estas la fabrika nomo.

linfan

21. Mars 2006, 22:08:51
ghardh 
Sujet: Re: Pri "Ludo"
linfan: Mi supozas, ke vi ankau konas chi tion ludon en Svedio. Kiel oni nomas ghin che vi?

21. Mars 2006, 21:14:27
linfan 
Sujet: Pri "Ludo"
Kion vi opinius pri "Cxaso" aux "Cxaso-ludo"?

linfan

10. Mars 2006, 18:06:57
ghardh 
Sujet: Re: "Ludo"
sencay: Mi supozas, ke la chekha nomo "Člověče nezlob se" uzanta chi tie signifas la saman kiel nia germana. Do uzu "Ne ĉagreniĝu".

10. Mars 2006, 17:54:32
sencay 
Sujet: Re: "Ludo"
Mi sercxas nomon, kiun lauxeble multaj konektas tuj kun la celata ludo. Sed mi estas tute ne certa, kiu nomo plenumus tiun deziron. Kaj dum ni estas tiel malmultaj cxi-tie, ja ankaux ne havas sencon enketi.

10. Mars 2006, 17:50:51
ghardh 
Sujet: Re: "Ludo"
sencay: Kiel germano mi kompreneble konsentas ;-)
Alikaze mi pensas, ke "Mensch ärgere dich nicht!" estas protektita nomo. Por tio ekzistas variajhojn de tio ludo ankau kun aliaj nomoj, ekzemple "Raus!" (eljheti/eljhetado). Eble ni pli bone elektu tian nomon.

10. Mars 2006, 10:54:02
sencay 
Sujet: "Ludo"
Kontraste al naciaj lingvoj, ne estas eldonejoj kiuj produktas komerce ludojn en Esperanto. Tial mi suspektas ke multaj ludoj ne havas stabilan nomon en nia lingvo, inkluzive de "Ludo". Post reta esplorado mi konstatis, ke multaj lingvoj konas ĝin per traduko de la germana "Mensch ärgere Dich nicht!". Tial mi proponas "Ne ĉagreniĝu". Kion vi opinias?

23. Février 2006, 21:12:07
ghardh 
Sujet: Re: Challenge
sencay: Vi pravas. "Defio" estas pli bona.

23. Février 2006, 10:12:54
sencay 
Sujet: Challenge
Mi vidas ke vi tradukis per 'elvoko'.
Mi emas traduki per 'defio'.
Kion vi pensas?

3. Février 2006, 20:17:55
ghardh 
Sujet: Re: Global_GameGroup4
sencay: Bone. Mi ne rimarkas, ke tio vorto estis uzata tie.

3. Février 2006, 11:40:34
sencay 
Sujet: Global_GameGroup4
Mi sxangxis de 'Backgammon' al 'Triktrako', cxu en ordo?

23. Janvier 2006, 18:17:46
ghardh 
Sujet: Re: Mikaelo Bronshtejn
sencay: Mi havas kelkajn eperantlingvajn KDjn (nenion de Bronshtejn, char vershajne muzike ne sufiche interesa por mi).
Miaj favoritoj estas "Esperanto Desperado".
Tiukaze pli facilas kompreni, char oni povas audi chiam denove, kaj kompreneble char estis tekstolibreto ;-)

23. Janvier 2006, 12:52:34
sencay 
Sujet: Re: Mikaelo Bronshtejn
Ankaux cxe ni en Duisburg okazis sukcesa koncerto kun li kaj du aliaj gastoj.
Jes, lia muziko estas tipa barda muziko:
Gravas la enhavo, la mesagxo, la teksto subtenata de la muzika arangxo. Mi ne atendis elstaran kantistan vocxon, do mi estis plene kontenta.
Domagxe ke via lingvokono ne permesis gxui la tekstojn. Mi deziras al vi bonan progreson!

17. Janvier 2006, 18:33:39
ghardh 
Sujet: Mikaelo Bronshtejn
Hierau gastis en Berlino Mikaelo Bronshtejn, la konata rusa esperantista kantisto, verkisto, kaj tradukisto.
En "Chielarkan Domon" (renkontejon por infanoj kaj junuloj) venis chirkau 25 spektantoj.
Mikaelo Bronshtejn estas simpatia homo. La arangho estis tamen iomete senverva.
Li rakontis multe (precipe pri lia tempo en Sovet-Unio), kaj kantis kelkajn kantojn.
Liaj kantoj estas simplaj, kvazau popolkante. Kiel kantisto Mikaelo Bronshtejn miaopinie ne estas elstara.
Sed mi pensis, ke la tekstoj estas interesaj kaj bonaj.
Bedaure mia Esperanto ne estas sufiche bona, por povis kompreni pli ol la cheftemojn.
Do la arangho bedaure ne konformis miajn atendojn.
Almenau mi achetis la libron "Pikniko che vojrando", sciencfikcian romanon
de fratoj Strugatskij, esperantigis de Mikaelo Bronshtejn.
(Eble iu konas la rusa filmo "Stalker", kiu furoris antau 15 jaroj, kaj
estis farita lau motivoj de chi tio romano.)
Tiamaniere mi povis plivastigi mian malgrandan esperantan librareton :-)

23. Décembre 2005, 19:27:31
ghardh 
Sujet: Gajan Kristnaskon
Gajan Kristnaskon al chiuj!

22. Décembre 2005, 10:28:16
linfan 
Sujet: Bonan Kristnaskon!
modifié par linfan (22. Décembre 2005, 10:28:55)
Bonan Kristnaskon al cxiuj!

estanto: vi decidu kiu el la proponoj al vi placxas. Vi nur demandis cxu estis aliaj proponoj - hehe. Mi cxiam klinigxas al la plej simpla el elektoj aux nomo kiu diras pri kio temas. Vi, do, decidu.

Brakumojn kaj kisojn,

linfan

20. Décembre 2005, 15:20:01
ghardh 
Sujet: Re: Mia propono
linfan: Chu vi ankau akceptis la prponan de sencay?
... mi intertempe shanghis la nomon tiamaniere ...

19. Décembre 2005, 13:21:10
linfan 
Sujet: Mia propono
Mi proponas sferoranetoj aux sfere saltantaj ranetoj

15. Décembre 2005, 18:37:33
ghardh 
Sujet: Re: Globa ranetoj
sencay: Chefe plachas.
Chu estas aliaj proponoj?

14. Décembre 2005, 11:51:12
sencay 
Sujet: Re: Globa ranetoj
Cxu mia propono malplacxas?

12. Décembre 2005, 10:46:00
sencay 
Sujet: Re: Globa ranetoj
Mi proponas:
Ranetoj sur sfero

10. Décembre 2005, 15:52:46
ghardh 
Sujet: Globa ranetoj
Mi tradukis la regulojn por la nova ludo.
Tamen mi bezonas vian konsilon:
Kio estas la plej bona nomo por tiu variajho:
Glob-ranetoj, Globa ranetoj, au Globaj ranetoj?
La lasta propono shajnas indiki al mi, ke la ranetoj mem estus globformaj ...

27. Novembre 2005, 11:00:06
ghardh 
Sujet: Ligiloj
Mi aldonis malgrandan sekcion de interesaj ligiloj.
Eble ankau vi havas tiurilatajn proponojn?

23. Novembre 2005, 12:48:55
ghardh 
Sujet: Re:
sencay: Vi absolute pravas!
Ni distingighas de aliaj lingvo-specifaj forumoj per tio, ke ni akceptas aliajn lingvojn.
Tio estas konforma kun la filozofio de Esperanto: Ne anstatauigi aliajn lingvojn, sed prosperigi ilian diversecon.

23. Novembre 2005, 12:05:37
sencay 
Do ni sercxu. Ni ne diskriminaciu kontraux iu ajn lingvo, laux mi.

23. Novembre 2005, 11:57:24
ghardh 
Sujet: Re:
sencay: Kompreneble mi havas nenion kontraŭ svahilo aŭ hinda aŭ china aŭ ia alia lingvo!
Mi eĉ estus feliĉa, se mi regus ilin.
Mi timas tamen, ke ni devus serĉi tradukiston tiukaze.

23. Novembre 2005, 10:55:48
sencay 
Kion vi havas kontraŭ svahilo?

23. Novembre 2005, 10:51:43
ghardh 
Mi ŝanĝis la tekston laŭ via propono.
Atentu, ke ni nun akceptos demandojn en ajnaj lingvoj. - Esperu ni, ke neniu uzos Svahilon ;-)

23. Novembre 2005, 08:50:17
sencay 
Mi proponas ŝanĝi la enkondukan tekston de nia forumo jene:
Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.
Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

19. Novembre 2005, 16:10:41
ghardh 
Sujet: Ludi esperante
Chu vi konas http://www.ludanto.org/ ?
Kiam neniaj ludoj atendas che BrainKing, eble tio estas interesa alternativo. - Multaj diversaj ludoj komplete esperante.

11. Novembre 2005, 13:28:40
sencay 
Sujet: reguloj de Triktrako
Mi tradukis la aldonitan linion (vd. en forumo 'Translations')

2. Novembre 2005, 20:45:55
ghardh 
Sujet: Denove aktuala
La esperanta versio de BrainKing estas nun denove aktuala, post kelkaj "malperfektaj" monatoj. Ĉiuj mankaj temoj estas tradukita.
La tradukado inkluzivis ankaŭ multajn temojn rilate la nova venonta kapableco "Ŝtuparoj", kiu evidente baldaŭ estos instalata.
Mi atendas tamen ankaŭ multajn kompletigojn ĉirilate.

28. Octobre 2005, 17:48:47
ghardh 
Sujet: Re: Esperantiga progreso
sencay: Bonege :)

28. Octobre 2005, 16:01:16
sencay 
Sujet: Re: Esperantiga progreso
Capablanca Hazarda Ŝako tradukita.

25. Octobre 2005, 22:52:29
sencay 
Sujet: Re: Esperantiga progreso
estanto: Kiu faros la tradukadon por "Capablanca Hazarda Ŝako"?

Mi faros gxin
Lars

25. Octobre 2005, 20:36:36
ghardh 
Sujet: Esperantiga progreso
Mi finfaris la tradukadon de la nova helparo (tiom ĝi estas disponebligita de Fencer ĝis nun).
Mi tradukis ankaŭ kelkajn pli malgrandajn temojn, kaj prilaboris kelkajn vortojn (laŭ proponojn de linfan kaj aliaj).

Evidente neniu sxatas preni parton de plia tradukado kaj prilaborado sur sin.
Pro tio mi demandas konkrete:
Kiu faros la tradukadon por "Capablanca Hazarda Ŝako"?

19. Octobre 2005, 00:26:43
linfan 
Sujet: korektoj
modifié par linfan (19. Octobre 2005, 00:27:01)
Devas esti ludatendejo kaj ludreguloj, sed la redaktado ne funkcias ĉe mi - hehe.

19. Octobre 2005, 00:15:42
linfan 
Sujet: Pliaj proponoj
modifié par linfan (19. Octobre 2005, 18:36:26)
Saluton!

Mi volus proponi la sekvan koncerne la maldekstran kolumnon.

Ĉefpaĝo
Ludinvito
Ludate

ndejo
Turniroj
Teamaj turniroj
Venkintoj
Poentoj (?)
Frataroj
Cerboj (?)
Statistiko

Novaĵoj
Mia Karakteristiko
Notbloko
Registritaj ludantoj
Amikoj
Konektitaj ludantoj
Konektitaj kontraŭludantoj
Leterkesto
Ludredaktiloj




Butiko
Subtenu nin
Membrokotizoj
Agordoj
Serĉu
Ludregul

oj
Helpo
Oftaj demandoj
Kontaktu

Adiaŭu

Pri la vortoj kun demandosignoj mi ne scias ĉu ili estas la plej bonaj variantoj.

*** Linfan, mi provis korekti vian mesaĝon -
sed, mi ne povas fari pli bone :-( ESTANTO ***

18. Octobre 2005, 12:29:58
ghardh 
Sujet: Esperanto ĉe BrainKing
Mallonga historio, la aktuala statuso, kaj la demando: Kiel daŭrigos?

La estinteco:
Mi komencis la esperantigon de BrainKing en aprilo. Ĝis tiam nur ekzistis la angla kaj ĉeĥa versioj. La portugala ĵus estis finfarita.
Estis pli ol 2000 temoj por traduki - malfacila tasko, pripensante ke mi mem okupiĝis pri la lingvo nur ekde ĉirkaŭ unu jaro.
Ĉi tiuj temoj estis ĉirkaŭ 1500 unaraj vortoj kaj grupoj de vortoj, sed ankaŭ ĉirkaŭ 500 kompletaj tekstoj, kiel la regularo, la demandaro, aŭ la helparo. Mi finfaris tiun taskon komence de junio, preskaŭ sola, nur fine mi havis iom da helpo de martinbr. Mi sciis, ke estis multaj eraroj, tamen mi fidis la estontecon por povi korekti ilin iom post iom.
Kaj estis nun la verda flago ĉe BrainKing!

La nuneco:
BrainKing plievoluigis kaj plievoluigos. Ekde tiam ni havas 9 novajn ludojn, multajn novajn kapablecojn, kaj novan helparon. La plejmulto estas esperantigita. Multaj plibonigojn kaj korektoj estas faritaj. Tamen ni denove havas pli ol 60 temojn netradukitaj kaj multaj neprilaboritajn proponojn por plibonigo. La ĉefaj taskoj estas la fintradukado de la nova helparo kaj la tradukado de la reguloj por Casablanca Hazarda Ŝako.
Sencay nun estas plia tradukanto por Esperanto.
Estas nun ĉi tiu forumo kaj alia forumo por ĉiuj tradukantoj. Ĉi tio estas granda helpo por plibonigi la tradukon, sed ankaŭ signifas pli aferoj por konsideri ...

La estonteco:
Evidente ni ne povas paŝi sammezure kun la plievoluigo de BrainKing.
Miaopinie ne sufiĉas, ke estas ia esperantlingva versio, sed devas esti bona versio. Malbona esperantigo fortimigas eventualajn uzantojn.
Pro tio mi petas pri plia subteno.
Jen mia propono:
Unu persono okupiĝu pri la regularo, inklude la mallonga priskribo de la ludoj (videble kiam oni difinas novan ludon).
Plia persono okupiĝu pri la helparo kaj la demandaro.
Tria persono okupiĝu pri la tralaborado de la ceteraj aferoj, inklude ekzemple la butiko aŭ la aferoj rilate la membreco.

Kiel vi pensas pri ĉi tio propono?
Sencay, ĉu vi plue restas ĉe?
Kiu volantas kiel tria persono?

17. Octobre 2005, 18:05:51
ghardh 
Sujet: Re: Gammon/Backgammon
sencay: Mi jam fintradukis la aldonighojn. Se vi volas, vi povas korekti ghin.
Chi tiu ne estis optimale. Ni devas interkonsenti klaran dispartigon de la taskoj.
Mi ne tradukis "Gammon" kaj "Backgammon".

17. Octobre 2005, 12:59:59
sencay 
Sujet: Gammon/Backgammon
Mi tradukas la regulojn pri la duobliga kubo,
kiuj jxus aldonigxis al la reguloj de Triktrako.
Sed mi ne konas fiksajn esprimojn en Esperanto por
'Gammon' (2-poenta venko) kaj 'Backgammon' (3-poenta venko).

17. Octobre 2005, 00:03:05
linfan 
modifié par linfan (17. Octobre 2005, 00:19:02)
Mi ankaŭ opinias ke via laboro ne estas vana. Ne maltrankviliĝu. Romo ne estis konstruita en unu tago. Mi ne uzas la esperantan paĝaron, ĉar ĝi konfuzigas min kaj mi ofte ne scias al kiu butono mi presu.

Sed mi provos alkutimiĝi :)

16. Octobre 2005, 16:43:46
Liontamer 
Sujet: Re: esperanto au angla
estanto: Mi pensas ke via vidpunkto estas multe tro pesimista. Oni ne simple povas kalkuli: kiom da uzantoj estas necesaj post kiom da traduka laboro. Esperantigita versio de IU ne lingvorilata paĝaro estas tre valora kontribuaĵo al la disvastigo de la lingvo. Homoj, kiuj alie ne havas kontakton kun Eo povas vidi ĉi tie ke la lingvo ekzistas kaj ke ĝi estas uzata! Tio estas per si mem tre valora kaj eble eĉ intereson vekanta sperto.

Kaj se vi vere ŝatas kalkuli: 3 aŭ 4 esperantaj uzantoj inter 20000 uzantoj ĉi tie entute rezultas en 0,015 aŭ 0,02%. Mi ne konas la nombrojn de Esperantistoj en, ekzemple, Germanujo aŭ Svedujo, sed komparata kun la ĉi tieaj percentoj ni ricevus 12000 ĝis 16000 germanaj aŭ 1350 ĝis 1800 svedaj esperantistoj. Tio estas: personoj kiuj efektive uzas la lingvon dum iliaj ĉiutagaj vivoj.

Ne tro malbona proporcio, laŭ mia opinio. Do mi nur povas peti vin ke vi ne dubu tro longe kaj ke vi daŭrigu vian bonan laboron.

15. Octobre 2005, 11:16:19
ghardh 
Sujet: Re: esperanto au angla
linfan: Kompreneble.
Mi mem uzas nur la esperantlingvan version :)
Mi nur diagnozas, ke krom mi mem nur uzas 2 au 3 aliaj ludantoj "nian karan lingvon". Tio estas tre malmulte, pripensante, ke mi uzis centojn da horoj por fari la tradukadon ...

<< <   1 2 3 4   > >>
Date et heure
Amis en ligne
Forums favoris
Associations
Astuce du jour
Copyright © 2002 - 2024 Filip Rachunek, tous droits réservés
Retour en haut